Norman
urbo de Usono urbego kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 73019, 73026, 73069, 73071, 73072
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 026  (2020) [+]
Loĝdenso 261 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 13′ N, 97° 27′ U (mapo)35.220833333333-97.443611111111Koordinatoj: 35° 13′ N, 97° 27′ U (mapo) [+]
Alto 357 m [+]
Areo 490,588311 km² (49058.8311 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Norman (Oklahomo)
Norman (Oklahomo)
DEC
Norman
Norman
Situo de Norman
Norman (Usono)
Norman (Usono)
DEC
Norman
Norman
Situo de Norman

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Norman, Oklahoma [+]

Norman estas grandurbo en Usono, en subŝtato Oklahomo, en distrikto Cleveland. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Oklahomaurbo (Oklahomo).[1] La urbestro laŭ 2021 estas Breea Clark.[2]

Situo de Norman en Arizono kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Norman situas sur montetaro en la meza landparto de Usono, same en la meza parto de Oklahomo. Oklahomaurbo troviĝas 30 km.

Panoramo kun metodista preĝejo en Norman
Panoramo ĉe la universitato en Norman

Historio

Tiu regiono vendiĝis kiel parto de Luiziano en 1803. En la 1870-aj jaroj la loko estis nomita pri 23-jaraĝa Abner Norman, kiu havis tie tendaron. En 1887 la trajno jam haltis tie. La urbeto mem fondiĝis en 1889. La universitato frue komencis funkcii en la urbo. Dum la 2-a mondmilito grava armea bazo fondiĝis. En 1959 Norman iĝis dormourbo de Oklahomaurbo.

Ekonomio

La universitato mem estas la plej granda labordonanto de Norman kaj ĝi estas centro por scienca kaj teknologia esplorado. Diversaj universitataj filioj funkcias en la urbego.

Trafiko

Norman havas malgrandan flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. El Norman kuras fervojoj kaj aŭtoŝoseoj al Oklahomaurbo kaj Fort Worth.

Klimato

En Norman la temperaturo averaĝe varias inter 10-22 °C. La varmo kulminas en aŭgusto kun rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo -27 °C. Jare pluvas po 981 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas en junio, malkulminas en januaro.

Strato en Norman
Hotelo en Norman
Biblioteko en Norman

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva Vikipedio
Mapo pri Oklahomo, kie estas trovebla Norman meze ĉe Oklahomaurbo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.