Nordia Muzeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
kultura muzeo • etnografia muzeo • muzea konstruaĵo | |||||
Lando | Svedio vd | ||||
Situo | Municipo Stokholmo | ||||
Adreso | Djurgårdsvägen 6-16, SE-115 93 | ||||
Arkitekto(j) | Isak Gustaf Clason vd | ||||
Estiĝo | 1873 | ||||
Direktoro | Sanne Houby-Nielsen • Christina Mattsson • Agne Furingsten | ||||
Koordinatoj | 59° 19′ 45″ N, 18° 5′ 36″ O (mapo)59.3291666718.09333333Koordinatoj: 59° 19′ 45″ N, 18° 5′ 36″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 237 964 (2015) | ||||
Filioj | Q10694576 vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | http://www.nordiskamuseet.se/ | ||||
La Nordia Muzeo (ankaŭ nomita la Skandinava Muzeo, svede Nordiska museet) situas sur la insulo Djurgården en Stokholmo kaj respondecas pri prezentado de la kulturhistorio kaj etnoj en Svedio. La plej malnovaj ekspoziciaĵoj originas de ĉirkaŭ la komenco de la 16-a jarcento.
Vizitado de la muzeo estas senpaga ĝis 18-jaraĝa, kaj por plenkreskuloj kostas 140 kronojn .
Historio
La muzeo estis fondita fine de la 19-a jarcento fare de Artur Hazelius, kiu ankaŭ respondecis pri malfermado de la subĉiela muzeo Skansen. Ĝis 1963, la Muzeo Skansen estis sub la administrado de la Nordia Muzeo.
La Nordia Muzeo komenciĝis kiel skandinava etnografia kolekto (Skandinavisk-Ethnografiska samlingen) en domo sur Drottninggatan de Stokholmo. La muzeo ricevis sia nunan nomon en 1880, kaj samtempe la muzeo fariĝis sendependa fondaĵo
Konstruaĵo
La grandioza muzeokonstruaĵo estis konstruita antaŭ 1907 laŭ la modelo de la dana kastelo Frederiksberg.
Parto de la muzeo estis malfermita en 1897 kun la Stokholma Arta kaj Industria Ekspozicio. En 1907 la muzeo translokiĝis en la nunan konstruaĵon. La konstruaĵo de la arkitekto Isak Gustaf Clason en la renesanca stilo estas precipe rimarkinda pro sia granda centra halo. Ĉi tio estas 125 m longa kaj 24 m alta. En ĝia centro estas ses metrojn alta, polikromata ligna statuo de la skulptisto Carl Milles, kiu prezentas reĝon Gustavo Vasa sidanta sur lia trono. La konstruaĵo estas protektita konstruaĵo kiel Byggnadsminne ekde 1971 [1].
Agado
La Nordia Muzeo montras permanentajn kaj provizorajn ekspoziciojn, kiuj prezentas malsamajn aspektojn de vivo en tiu lando laŭ la tempoj, kaj en la malsamaj sociaj tavoloj. La temoj reprezentitaj inkluzivas modon, popolkostumojn, popolarton, metiojn, ludilojn, meblitajn ĉambrojn kun metitaj tabloj kaj ĉiutagajn objektojn de tiam kaj nun, pentraĵojn de August Strindberg same kiel fotojn kaj fotilojn [2][3]. Ekzistas nuntempe proksimume 1.5 milionoj da eroj en la kolektoj kaj proksimume 250,000 libroj en la akademia biblioteko [4]. La Nordia Muzeo ankaŭ posedas kaj administras kelkajn kastelojn kaj grandbienojn kiel kastlo Tyresö, Svindersvik kaj Julita gård.
Galerio
Ekstero
- Ekstera vido
- Strata Vido
- Ĉefa enirejo
- Suda fasado, detale
- La turo kaj spajro
- Cepa kupolo
- Spajro
- Origitaj ŝtopiloj
- Skulptaĵo sur la okcidenta gablo
Interno
- Enireja halo kun Gustav Vasa
- Ĉefa halo
- Ĉefa salono
- Tegmenta lanterno
- Ekspozicio pri la historio manĝadi tablajn aranĝojn
Referencoj
- ↑ Johansson, Bengt O H. (1999) “Norra innerstaden”, Guide till Stockholms arkitektur, 2‑a eldono, Stockholm: Arkitektur Förlag AB. ISBN 91-86050-41-9.
- ↑ Collections. Alirita 11 October 2014.
- ↑ Fotografiska samlingar. Arkivita el la originalo je 2016-11-22. Alirita 2016-11-22.
- ↑ Bibliotekets samlingar. Alirita 2016-11-22.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nordia Muzeo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Oficiala retejo
- Nordia Muzeo ene de Google Arto & Kulturo