Nordhorn | |||||||
| |||||||
urbo • memstara komunumo de Malsupra Saksio • urba komunumo de Germanio • limurbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Grafschaft Bentheim | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 05921 | ||||||
Poŝtkodo | 48527–48531 | ||||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 4460 | ||||||
Aŭtomobila kodo | NOH | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03456015 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Thomas Berling | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 55242 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 26′ N, 7° 4′ O (mapo)52.4333333333337.0666666666667Koordinatoj: 52° 26′ N, 7° 4′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 22 m | ||||||
Areo | 149,64 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.nordhorn.de/ | ||||||
Nordhorn estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Grafschaft Bentheim de la federacia lando Malsupra Saksio, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 55 242 loĝantojn. La urbon trafluas la rivero Vechte.
Rilatoj al Esperanto
En Nordhorn ekzistas Zamenhofstrato, kun samnoma bushaltejo, kaj en la strato situas unu el la urbaj mezlernejoj, tiel ke la strata nomo konatas inter la urbaj lernejanoj. Plurajn el la lernantoj de tiu mezlernejo konsilis la esperantista kuracisto Thomas Pusch, kiam li inter 2010 kaj 2016 havis psikoterapian praktikejon en la najbara urbo Lingen - li kompreneble ĉiam aparte ĝojis kiam li povis skribi atestilon al la lerneja sekretariejo kun adreso Zamenhofstrato.
Inter la partneraj urboj de Nordhorn estas la urbo Malbork, germane Marienburg, en la regiono Pomerio de norda Pollando. La urbestro Meinhard Hüsemann de Nordhorn kun delegacio en 2002 kune kun la vicurbestrino de Malborko, d-rino Danuta Stanek Gutowska, en la esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko inaŭguris Esperanto-memorŝtonon "ARBO DE PARTNERECO" kaj tie apude de la ŝtono plantis aceron.
- parto de la urbocentro, vidata de la monto Povelberg
- la katolika kirko de Sankta Aŭgusteno
- la historia monaĥejo Frenswegen
- eksa grenmuelejo en urbocentra parko
- la luterana kirko merkatoplaca
Partneraj urboj
- Coevorden (Nederlando) ekde 1963
- Montivilliers (Francio) ekde 1963
- Reichenbach (Vogtland) (Germanio) ekde 1989
- Malbork (germane Marienburg) (Pollando) ekde 1995
- Rieti (Italio) ekde 2010
Eksteraj ligiloj
|