Nordgermana Federacio | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
|
| ||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato • milita alianco • konfederacio | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
32 914 800 | ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Estiĝo: |
en 1867, Prusio kaj ties aliancanoj forlasis la Germanan Federacion kaj fondis la Nordgermanan Federacion | ||||||||||||
Pereo: |
en 1871 kunfandiĝis al la Germana Regno | ||||||||||||
| |||||||||||||
La Nordgermana Federacio estis federacia ŝtato de nordgermanaj ŝtatoj. Ĝi estis fondita en 1867, post kiam Aŭstrio malvenkinte en la Prusa-aŭstria milito devis rezigni pri la unuarangeco en Germanio. La plej granda ŝtato ene de la federacia ŝtato estis Prusio. En 1871 la Federacio transiris en la Germanan Imperiestran Regnon.
Estiĝo
La Nordgermana Federacio estis fondita la 1-an de julio 1867, post kiam Prusio kaj ties aliancanoj forlasis la Germanan Federacion kaj militis kontraŭ la sudgermanoj en la Prusa-aŭstria milito.
Konstitucio
La 12-an de februaro 1867 estis elektita parlamento Reichstag kaj malfermita la 24-an de februaro en Berlino, fare de reĝo Vilhelmo 1-a. La 16-an de aprilo 1867 la parlamento akceptis la konstitucion de la federacio. Ĝi fariĝis valida la 1-an de julio. Ĝi estas esence identa kun la konstitucio de la Germana Regno el 1871.
Laŭ ĝi, la reĝo de Prusio havis la prezidon de la federacio, estante la ĉefa princo en la Federacia Konsilio, la organo kiu reprezentis la unuopajn nordgermanajn ŝtatojn (princojn kaj la liberajn urbojn Hamburgo, Bremeno kaj Lubeko). Kiel prezidanto la reĝo rajtis nomumi la federacian kancelieron. La Federacia Konsilio kune kun la parlamento estis la leĝdonanto.
|