Nordoriento de Bahio | |||
---|---|---|---|
Mezoregiono | |||
Mezoregiono [+] | |||
Lando | Brazilo | ||
- koordinatoj | 10° 50′ 2″ S, 38° 32′ 9″ U (mapo)-10.833889-38.535833Koordinatoj: 10° 50′ 2″ S, 38° 32′ 9″ U (mapo) | ||
Areo | 56 335,147 km² (5 633 515 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 545 922 (2010) IBGE | ||
Denseco | 27 | ||
Horzono | GMT-03:00 | ||
Nordoriento de Bahio | |||
La mezoregiono Nordoriento de Bahio (portugale Nordeste Baiano) estas unu de sume sep mezoregionoj de la brazila subŝtato de Bahio. Ĝi enhavas 60 municipojn kuniĝantaj en 6 mikroregionoj. Formale la mezo- kaj mikroregionoj nur ekzistis inter la jaroj 1989 kaj 2017, sed neformale ili daŭre uzatas por priskribi situon de urbaj kaj neurbaj municipoj kaj aliajn geografiajn lokojn, kiel montoj, lagoj, riveroj, akvobaraĵoj, minejoj kaj simile. Laŭ la stato de 2010 en la mezoregiono vivis 1 545 922 loĝantoj sur areo de 56 335,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Metropola areo de Salvadoro, Norda centro de Bahio, Valo san-franciska de Bahio, Agreste Sergipano Mesoregion, East Sergipe kaj Sertão Sergipano, la lastaj tri en la najbara subŝtato Serĝipo.
Mikroregionoj
Esperantlingvaj tekstoj pri ĉiuj ses mikroregionoj ankoraŭ ne ekzistas, tial alidirektiloj provizore montras ĉi tien kaj la mikroregionaj nomoj skribiĝas klinite.
- Jeremoabo (la nordo) kun ĉefurbo Jeremoabo
- Euclides da Cunha (la nordokcidento) kun ĉefurbo Euclides da Cunha
- Ribeira do Pombal (la centra oriento) kun ĉefurbo Ribeira do Pombal
- Serrinha (la sudokcidento) kun ĉefurbo Serrinha
- Alagoinhas (la centra sudo) kun ĉefurbo Alagoinhas
- Entre Rios (la pleja oriento, ĉe la Atlantika marbordo) kun ĉefurbo Entre Rios