Nordamerika (North American) estas planlingvo proponita de James Y. Grevor en 1966. Ĝi estas kompromisplanlingvo inter la tri oficialaj lingvoj de Nordameriko: angla, franca kaj hispana lingvo.
Ekzempleto: "Tengo que hallar this fountainhead d'ou tout l'esprit, la valentia, la delicadeza, in a word el encanto de Don Quijote".
Traduko: Mi bezonas trovi tiun fonto de kie [venas] tuta l' spirito, la braveco, la delikateco, en unu vorto, la ĉarmo de Don Kiĥoto.
Bibliografio
James Y. Grevor
Donne Quichotte: Retrato in North American
[Los Angeles] Variegation Publishing Co., 1966
59 pp.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.