Nordaj kurdaj dialektoj | |
kurdiya jorîn | |
Kurdaj dialektoj: Areoj kie la nordaj dialektoj parolatas aperas helruĝe. | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
kurda lingvo | |
Parolata en | Irano, Irako, Sirio, Turkio |
Parolantoj | 14 600 000 |
Denaskaj parolantoj | proksimume 15 milionoj en Turkio, eble 5 milionoj alie (2,8 milionoj en Irako laŭ nombroj de 2004, 940000 en Sirio laŭ nombroj de 1993, 350000 en Irano laŭ nombroj de 1998) |
Skribo | latina alfabeto, araba alfabeto, cirila alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | rekonita malplimulta lingvo en Armenio |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | kmr |
ISO 639-3 | kmr |
SIL | kmr |
Glottolog | nort2641 |
Angla nomo | Kurmanji |
Franca nomo | kurmandji |
La kurmanĉa (nacilingve ĝi estas nomata kurmancî (en araba skribo کورمانجی) aŭ kurdiya jorîn (en araba skribo کوردیا ژۆرین), formas nordkurdan dialektaron de la kurda lingvo, parolata en Turkio fare de proksimume 15 milionoj da parolantoj, kaj krome de eble 5 milionoj da homoj en alaij landoj; 2,8 milionoj en Irako (en 2004), 940 mil homoj en Sirio (1993) kaj 350 mil homoj en Irano (1998). Sume proksimume 80 procentaĵoj de la parolantoj de la kurda lingvo apartenas al tiu dialektaro.
Ĝia ISO-kodo estas krm.
Ĝi estas la oficiala ceremonia lingvo de la jezidismo, kaj en tiu funkcio havas statuson de oficiala malplimulta lingvo en Armenio. Kvankam historie la kurda foje ankaŭ estis skribita per la araba aŭ cirila skriboj, nuntempe normas specifa variaĵo de la latina skribo.
Kadre de la kurda lingvo la nordaj dialektoj kontrastas precipe kun la sorana (centraj kurdaj dialektoj) kaj kun la sudaj kurdaj dialektoj, kaj en la irana lingvaro ĝi diferenciĝas ankaŭ de la proksimaj gorana lingvo kaj zazaa lingvo.
Vidu ankaŭ
Provinco Kurdistano (Irano)