Norda Kanado | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
regiono [+] | ||
Lando | Kanado | |
- koordinatoj | 65° 49′ 12″ N, 107° 4′ 48″ U (mapo)65.82-107.08Koordinatoj: 65° 49′ 12″ N, 107° 4′ 48″ U (mapo) | |
Areo | 3 535 263 km² (353 526 300 ha) [+] | |
Loĝantaro | 113 604 [+] | |
Denseco | 0,03 loĝ./km² [+] [+] | |
Norda Kanado | ||
Vikimedia Komunejo: Northern Canada [+] | ||
Norda Kanado (angle Northern Canada) estas la plej norda lando de Kanado. Politike, la esprimo rilatas al la tri kanadaj teritorioj : Jukonio, la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. Norda Kanado kovras areon de 3,921,739 kvadratajn kilometrojn, kio estas proksimume 39.3% de la suma areo de Kanado, sed havas malpli ol 0.5 porcenton de la loĝantaro de la lando [1].
La terminoj "norda Kanado" aŭ "la Nordo" povas esti uzita en kontrasto kun la fora nordo, kiu povas referenci al la kanada Arkto, la parto de Kanado kiu situas norde de la Arkta Cirklo, oriente de Alasko kaj okcidente de Gronlando. Tamen, en multaj aliaj uzoj la du areoj estas traktita kiel unuo.
La norda regiono de Kanado enhavas ekstreme malabundan loĝantaron - aktuale en 2021, proksimume 118 160 loĝantoj vivis en tiu regiono, en vasta areo simile en grandeco al la grandeco de Okcidenta Eŭropo.
La indiĝenaj homoj de Norda Kanado konsistigas proksimume duonon de la inuitoj de Kanado. La regiono ankaŭ havas plurajn grupojn de Unuaj Nacioj, plejparte ĉipeŭjanoj. Proksimume 69% de la populacio de la tri teritorioj estas indiĝenaj, kaj ĉiu el tiuj teritorioj havas pli grandan proporcion de indiĝenaj homoj ol iuj da la aliaj provincoj de Kanado. Lastatempe, pli kaj pli da enmigrintoj alvenis ankaŭ el la tuta mondo; Jukonio estas la teritorio kun la plej alta procento de indiĝenoj.
La regiono restas relative malriĉa, ĉefe pro la ekstreme alta kosto de la plej multaj konsumvaroj en tiu ĉi regiono, kaj pro tio la regiono ricevas multajn registarajn subvenciojn.
Laŭ la censo, (2021) la plej loĝita loko en la Nord-Kanada regiono estis la urbo Whitehorse, kiu tiutempe enhavis 28,201 loĝantojn [2].
Galerio
- Whitehorse
- Tundro en Nunavut
- Tajga arbaro en Nord-Kebekio
Referencoj
- ↑ Land and freshwater area, by province and territory. Statistics Canada (1 February 2005). Arkivita el la originalo je 2011-05-24.
- ↑ Population and dwelling counts: Canada, provinces and territories, and census subdivisions (municipalities), Yukon and Yukon [Territory]. Statistics Canada (February 9, 2022).
Eksteraj ligiloj
- Gerard Gardner sciencaj observaĵoj kaj registraĵoj en Arkta Kanado kaj Labradoro ĉe Dartmouth Altlerneja Biblioteko