Norda Dumdum | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Okcident-Bengalio • urbego | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 249 142 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 9 419 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 39′ N, 88° 25′ O (mapo)22.6520888.41907Koordinatoj: 22° 39′ N, 88° 25′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 26,45 km² (2 645 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo North Dum Dum [+] | |||
Norda Dumdum bengale: উত্তর দমদম estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en sudorienta parto de subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato. La loknomo estas derivita de iama brita armilejo nomita Dum Dum Arsenal.
Demografio
En 2011 Norda Dumdum havis 249 142 da loĝantoj kun legopovo 91%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Geografio
Norda Dumdum situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco ĉirkaŭ 10 m super la marnivelo. Suda Dumdum troviĝas nur 3, Haora 7, Balli 8, subŝtata ĉefurbo Kolkato 10, Barakpur 12, Serampore 15, Maheŝtala 25, distrikta sidejo Barasat 28, Basirhat 47, tutlanda ĉefurbo Delhio 1304, Mumbajo 1670 kilometrojn (aere) .
Historio
La municipo estis establita en 1870 el pluraj vilaĝoj. Norda Dumdum travivis rapidan loĝantarkreskon dum la sekcio de Bengalio en 1947, tiam multaj rifuĝintoj alvenis el Orientpakistano. En 1998 la municipo estis pligrandigita.
Lingvoj
La oficialaj lingvoj en Norda Dumdum estas la bengala kaj la angla lingvoj.
Religio
En Norda Dumdum vivas plejparte hinduoj (93%), krome islamanoj (6%), iomete aliaj religioj.
Klimato
La klimato de Norda Dumdum estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Eduko
Norda Dumdum havas 56 bazlernejojn kaj 18 mezlernejojn.
Trafiko
Norda Dumdum havas bonan trafikon voje kaj fervoje, eĉ Metroo de Kolkato trafikas ĉi tie. La flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias tre proksime.
Vidindaĵoj
- pluraj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans