Norda Dakoto | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | |||
Flago | Blazono | ||
subŝtato de Usono [+] | |||
Lando | Usono | ||
Supermara alteco | 580 m [+] | ||
Koordinatoj | 48° N, 101° U (mapo)47.5-100.5Koordinatoj: 48° N, 101° U (mapo) | ||
Ĉefurbo | Bismarck | ||
- koordinatoj | 48° N, 101° U (mapo)47.5-100.5Koordinatoj: 48° N, 101° U (mapo) [+] | ||
Plej alta punkto | White Butte [+] | ||
Plej malalta punkto | Ruĝa Rivero de la Nordo [+] | ||
Areo | 183 108 km² (18 310 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 779 094 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||
Denseco | 4,25 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Doug Burgum | ||
Horzono | UTC-06:00, centra horzono de Nordameriko, montara horzono de Nordameriko, Ameriko/Ĉikago [+] | ||
ISO 3166-2 | US-ND | ||
Norda Dakoto | |||
Vikimedia Komunejo: North Dakota [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Norda Dakoto (angle North Dakota; IFA:[nɔːɹθ dəˈkoʊtə]) estas usona ŝtato en norda Usono, ĉe la landlimo kun Kanado. Ĝi fariĝis la 39-a ŝtato de Usono je la 2-a de novembro 1889.
Norda Dakoto estas ĉefe agrikultura ŝtato kies naturaj resursoj, aparte petrola ekstraktado, ludas dum la 21-a jarcento grandan rolon en sia ekonomio.
- Loĝantaro: 642 200 (en 2000)
- Ĉefurbo: Bismarck
- Aliaj grandaj urboj: Fargo, Bismarck kaj Grand Forks
Geografio
Norda Dakota lokiĝas en la norda parto de la Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj. Laŭ ĝia orienta limo fluas la Ruĝa Rivero de la Nordo; la suda limo najbaras Sudan Dakoton, la okcidenta Montanon, kaj la norda Kanadon (precize la provincojn Saskaĉevanon kaj Manitobon). La ŝtato enhavas la geografian centron de la nordamerika kontinento, kiu lokiĝas en la malgranda urbo Rugby.
Topografie oni povas dividi la ŝtaton en du partojn: la orientan, kiu estas tre ebena; kaj la pli holmeman okcidentan parton. Gresaro kovras la plimulton de la ŝtato. La plej alta loko en Norda Dakoto estas durroka monteto nomita White Butte, kiu estas je 1069 metroj alta.
Klimato
Norda Dakoto havas kontinentan klimaton kun varmegaj, preskaŭ subtropikaj someroj kaj tre malvarmaj vintroj. La granda malsamo de temperaturo estiĝas ĉefe pro du kialoj: unue, pro granda distanco for de la oceano kaj aliaj akvejoj; kaj due, pro egala distanco inter la ekvatoro kaj la norda poluso.
Servoj
Eksteraj ligiloj
TTT-ejo de Norda Dakoto en la angla: http://www.state.nd.us
|