Bukovino | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
Flago | Blazono | |||
regiono • historia regiono de Ukranio • Historical regions of Romania • milita distrikto • historia administra teritoria unuo [+] | ||||
Lando | Rumanio | |||
Ĉefurbo | Ĉernivco | |||
- koordinatoj | 48° 0′ 0″ N, 26° 0′ 0″ O (mapo)4826Koordinatoj: 48° 0′ 0″ N, 26° 0′ 0″ O (mapo) | |||
Loĝantaro | 6 870 [+] (1774) | |||
|
||||
Bukovino | ||||
Vikimedia Komunejo: Bukovina [+] | ||||
Bukovino[1][2] estas historia regiono, kiu konsistis el parto de la nordorientaj Karpatoj kaj el ilia pieda ebenaĵo en Orienta Eŭropo. Ĝi estis dividita post la Dua Mondmilito inter Sovetunio kaj Rumanio.
En Bukovino loĝis ukrainoj (rusinoj) kaj rumanoj (moldavoj), ĝi estis en la 14-a jarcento parto de la Moldava Princlando. Suceava en la norda parto estis ĉefurbo de la princlando inter la fino de la 14-a jc. ĝis meze de la 16-a jc.
Bukovino ricevis la nomon ekde 1775, kiam la turkoj cedis tiun regionon al la Aŭstra Imperio. Aŭstrio direktis Bukovinon komence kiel parton de Reĝlando Galicio kaj Lodomerio (1786–1849), poste kiel princlandon kaj memstaran kronlandon (germana nomo: Buchenland). Aŭstrio evoluigis Ĉernivcon, la plej grandan urbon de Bukovino, al grava instrua kaj komerca centro.
La etna konsisto de Bukovino estis tre miksa: norde vivis nur ukrainoj, sude nur rumanoj, dum en la urboj vivis multaj poloj, judoj, germanoj.
Kiam Rumanio sendependiĝis en 1878, ĝi klopodis unuiĝi kun Bukovino. Ĝi bazis sian intencon per tio, ke Bukovino estis historia lulilo de la Moldava Princlando kaj gravaj klostraj konstruaĵoj, artoj estis reprezentantoj de la mezepoka rumana arta kulturo.
Rumanio en 1918 okupis Bukovinon, kiam la Aŭstra-Hungara Monarĥio kolapsis. Kvankam la lokaj ukrainoj provis nordan Bukovinon aligi al la Okcidenta Ukraina Popola Respubliko, Rumanio ricevis la tutan regionon (laŭ la pripaca Traktato de Saint-Germain-en-Laye, 1919). Rumanio tuj komencis rumanigon de la areo.
Dua Mondmilito
Oktobre 1939 "Wieści Polskie" informis, ke post anekso de Bukovino fare de soveta armeo oni elproprietigis bienposedantojn, lasante al ili nur po 5 hektaroj da tero, kaj en Ĉernivco oni komencis registri senlaborulojn, el kiuj 5000 estis forveturigitaj en Sovetunion, domoj akiritaj de polaj rifuĝintoj iĝis ŝtataj kaj polaj asocioj estis malfonditaj.
Sovetunio okupis la nordan parton de Bukovino en 1940, kiun Rumanio reokupis provizore en 1941. La sovetaj trupoj en 1944 reokupis la nordajn teritoriojn, kiujn la packontrakto de 1947 ligis al la Ukraina Soveta Socialista Respubliko.
La praan moldavan ĉefurbon Suceava kaj ĝian ĉirkaŭon kun la plej famaj klostroj ricevis la Rumana Popola Respubliko.
Vidindaĵo
Monaĥejo Agafton
Vidu ankaŭ
Esperanto
Ionel Bodale instruis Esperanton al gelernantoj de Botosani[3].
Referencoj
- ↑ Pacjurko 2015, p. 208.
- ↑ Pacjurko 2015, p. 1505.
- ↑ (eo) Johan Derks, Kroniko de Balkanio - Antologio de Balkana Verda Stelo 2015 - 2017, paĝo 12, kun foto.
Literaturo
- Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).