Nord-Irlando | |
Northern Ireland Tuaisceart Éireann (Irlanda) Norlin Airlann (Ulsterskota) | |
|
|
Iama flago de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973) |
Iama blazono de Nord-Irlando (el uzo ekde 1973) |
Nacia himno: God Save the Queen (de jure) Londonderry Air (neoficia) | |
lando de Britio • integrita transmara teritorio • senŝtata nacio • lando | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Belfasto 54° 36′ N 5° 55′ U / 54.600 °N, 5.917 °U (mapo) |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo, irlanda lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | Angla, Irlanda, Ulsterskota |
Areo | 14 130 km² |
Loĝantaro | 1,893,700 (2015) |
Loĝdenso | 133 loĝ./km² |
Loĝantoj | Britoj, Irlandanoj, Nord-Irlandanoj |
Horzono | UTC+0 (en somero UTC+1) |
Interreta domajno | uk |
Landokodo | GB-NIR |
Telefona kodo | +44 28 |
Plej alta punkto | Slieve Donard |
Politiko | |
Politika sistemo | Konsentodemokratio en Konstitucia Monarĥio |
Ŝtatestro | Reĝo Karlo la 3-a |
Ĉefministro | Arlene Foster (ĉefministro) Michelle O'Neill (vic-ĉefministro) |
Nacia tago | Tago de Sankta Patriko (17-a de marto) Batalo de la Boyne (12-a de julio) |
Ekonomio | |
Valuto | Brita pundo (GBP) |
MEP | laŭ 2018 |
– suma | £46 bilionoj |
– pokapa | £24,900 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Esperanto-Asocio de Irlando |
Nord-Irlando estas tiu parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14,130 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.900.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar la 12-an de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.
En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.
La tikla demando pri flagoj
La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.
Administraj subdividoj
Lingvoj en Nord-Irlando
Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:
Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.
Lokoj en Nord-Irlando
- Lisburn
- Newry
- Belfasto
- Derry~Londonderry
Lokoj en Nord-Irlando[1] | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
# | Urbo | Loĝantaro | ||||
1 | Belfasto | 334,420 | ||||
2 | Derry~Londonderry | 84,750 | ||||
3 | Lisburn | 71,403 | ||||
4 | Craigavon | 68,890 | ||||
5 | Newtownabbey | 66,120 | ||||
6 | Bangor | 62,650 | ||||
7 | Ballymena | 30,590 | ||||
8 | Newtownards | 28,860 | ||||
9 | Newry | 28,080 | ||||
10 | Carrickfergus | 27,640 |
Servoj
Historio
Referencoj
- ↑ Statistical Classification and Delineation of Settlements. Northern Ireland Statistics and Research Agency (February 2005). Arkivita el la originalo je 1 April 2014. Arkivigite je 2014-04-01 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-01. Alirita 2021-04-13.
Vidu ankaŭ
Plia legaĵo
Jones, Simon. Nord-Irlando kaptiĝinta inter la pasinteco kaj la estonteco: Superabundo de elektadoj. 'Le Monde Diplomatique', majo 2017.