Norbert Ács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1975 en Hungario |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro • aktoro • universitata instruisto • pupteatristo |
Norbert Ács [Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács Norbert estas hungara pupteatristo, aktoro, voĉoaktoro.
Biografio
Norbert Ács maturiĝis en gimnazio en Salgótarján, poste li studis en Universitato Janus Pannonius. Li partoprenis en teatra vivo en Pécs. Li akiris pupteatristan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004 (lia ĉefinstruisto estis János Meczner), poste li estis membro de Pupteatro (Budapeŝto). Ekde 2017 li studis por akiri pli altan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo, samtempe li ankaŭ instruas. Li estas ankaŭ voĉoaktoro. Li ricevis premiojn en 2009 kaj 2012.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Molière: La malsanulo pro imago - Argan
- William Shakespeare:
- La Ventego - Antonio
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- Sándor Petőfi: János vitéz - franca reĝo
- Ferenc Molnár: A Pál utcai fiúk - Wendauer
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Jelenetek a szökésből (1999)
- A Hídember (2002)
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2014)
- Mintaapák (2020)
Voĉoaktoraj roloj
Li estis ekzemple hungara voĉo de Joe Wilkinson, Kiff VandenHeuvel, Alan Tudyk, Elie Semoun, Mike Epps .
Fontoj
- hungarlingva membiografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- Arkivigite je 2020-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.