Pri la aliaj signifoj de NOO rigardu en NOO.
Noa prezentaĵo ĉe la Icukuŝima sanktejo en Mijaĵima, Hiroŝimio

Noo[1]no-teatro (japane 能, ) estas grava speco de klasika japana muzika dramo, farata ekde la 14-a jarcento. Ĝi, kune kun sia proksima rilataĵo kjogeno (aŭ "noa komedio"[1], 狂言, kyōgen: speco de farso), evoluis el diversaj pli fruaj popularaj kaj aristokrataj dramartoj, inkluzive de "dengaku" (rikoltfestaj dancoj kaj muziko) kaj gagako (tradicia stilo de japana muziko). Kan'ami kaj sia filo Zeami Motokiyo evoluigis noon en ĝian nunan formon dum la epoko de Muromaĉi. Noo poste estis la fonto, el kiu evoluis aliaj japanaj dramartoj, ekz. kabuko. Dum la meiĝia epoko, kvankam ilia registara aŭspicio malaperis, noo kaj kjogeno ricevis oficialan agnoskon kiel du el la tri naciaj genroj de dramo.

Noo estas unika pro sia malrapida, simpla graco kaj sia uzado de distingaj maskoj.

Noo estas ĉanta dramo, kaj tial iuj nomas ĝin "japana opero". Sed la kantado en noo uzas mallarĝan tonan atingon kun longaj, ripetemaj sekcioj—klare melodio ne estas la motivo por noa kantado. Tamen, noaj tekstoj estas poeziaj kaj dependas de la japana sep-kvin ritmo, kiun konas iu, kiu konas ekzemple hajkon kaj ĝian ŝparon de esprimo kaj abundon de aludojn.

Roloj kaj aktoroj

Tradicie, nur viroj povas esti no-aktoroj. La vira aktoro uzas "virinan" maskon por roli kiel virino. Estas kvar gravaj kategorioj de noaj aktoroj, kaj ok kategorioj de roloj en noo:

No-masko magoĵiro reprezentas mezaĝan virinon.
  • La "ŝitekata" (pli malpi "protagonistaj uloj") estas la plej oftaj aktoroj en noo. Ili faras diversajn rolojn, inkluzive de:
    • Ŝite ("protagonisto") - la ĉefa rolo en la teatraĵo
    • Cure ("kunulo") - kiu rolas kiel la kunulo de la protagonisto
    • Ĵiutaj ("ĥoro") - kutime po 6-8 aktoroj por teatraĵo
    • Koken ("kulisistoj") - kutime po 2-3 aktoroj por teatraĵo
  • La "ŭakikata" ("flankuloj") havas la flankan rolon ŭaki (laŭvorte "flanko"), ofte enkondukante la teatraĵon. Flankaj aktoroj ankaŭ povas fari la rolon de ŭakicure, kunulo de la flankulo. Flankuloj neniam portas maskon.
  • La "kjogenkata" (pli malpli "arlekenoj") faras farsojn dum la interludoj de la teatraĵo.
  • La "hajaŝikata" ("banduloj") muzikas dum la teatraĵo per la kvar tradiciaj noaj mukiziloj: la fluto, la kokstamburo, la ŝultrotamburo, kaj la bastontamburo.

Kutime, la no-teatraĵo roligas ĉiun kategorion de aktoro, kaj daŭras inter 30 kaj 120 minutojn.

Troviĝas ĉirkaŭ 1500 profesiaj noistoj en Japanio hodiaŭ, kaj la arto plu prosperas. Aktoroj neniam faras rolon de malpropra kategorio—ekzemple aktoroj de la "flankula" kategorio ne povas roli kiel protagonisto, kaj male. La kvin ekzistantaj skoloj de protagonistaj no-aktoroj estas Kanze (観世), Hoŝo (宝生), Komparu (金春), Kita (喜多), kaj Kongo (金剛), kaj ekzistas ankaŭ tri skoloj de flankroluloj kaj du de arlekenoj. Ĉiu skolo havas ĉefan familion ("sooke"), kaj la ĉefulo de ĉiu familio rajtas verki novajn teatraĵojn aŭ redakti jam ekzistantajn kantojn. La societo de noistoj estas iom feŭdisma, kaj forte gardas la tradiciojn de siaj prapatroj.

La anĝelo de la teatraĵo Hagoromo, foto el libro eldonita en 1921

Pro tradicio, noaj aktoroj kaj muzikistoj neniam trejniĝas kune. Anstataŭe, ĉiu aktoro, muzikisto, kaj ĥorano ekzercas sin en fundamentaj moviĝoj, kantoj, kaj dancoj aŭ sendepende aŭ sub la instruado de pli malnova skolano. Tial, la tempo de iu prezento ne estas fiksita de unu noisto, sed eliĝas el la interagoj de ĉiuj prezentantoj kune. Ĉi tiel noo ekzemplas la tradician japanan estetikon de efemereco.

Teatraĵoj

Estas proksimume 250 teatraĵoj farataj en la nuna repertuaro.

Kategorioj

Teatraĵoj estas klasitaj laŭ 6 kategorioj:

  • Okina ("maljunulo"): unika teatraĵo, kiu kunigas dancon kun ŝintoisma rito—la plej malnova noa teatraĵo.
  • 1-a kategorio: teatraĵoj pri dio. Kutime la protagonisto rolas kiel homo en la unua akto, kaj dio en la dua; teatraĵoj de tiu kategorio rakontas pri la mita historio de iu sanktejo aŭ laŭdas spiriton.
  • 2-a kategorio: teatraĵoj pri batalisto. Ofte la protagonisto aperas kiel fantomo en la unua akto, kaj en la dua kiel militisto en kiraso, revivante sian morton.
  • 3-a kategorio: teatraĵoj kun la protagonisto en virina rolo. Teatraĵoj de tiu kategorio havas iujn el la plej popularaj kantoj kaj dancoj en noo.
  • 4-a kategorio: teatraĵoj diversaj. Ĉi tiu kategorio havas proksimume 94 teatraĵojn, kiuj povas roligi la protagoniston kiel venĝeman fantomon, frenezan virinon, ktp.
  • 5-a kategorio: teatraĵoj kun protagonisto rolanta kiel demono, monstro, ktp. Teatraĵoj de tiu kategorio estas ofte elektitaj pro sia bunteco kaj dramaj finaj momentoj.

Stiloj

  • Geki nō (劇能) aŭ "dramaj nooj" ĉefe temas pri la pluenigo de la intrigo kaj la rakonto de agado.
  • Furyū nō (風流能) aŭ "dancaj nooj" kontraste fokusas je la estetikeco de la dancoj kaj kantoj prezentataj.

Fontoj kaj influoj

La Rakonto de la Hejke, mezepoka eposo pri la leviĝo kaj disfalo de la klano Taira, originale kantita de blindaj monaĥoj pere de la "biŭa" (japana liuto), estas grava fonto de materialo por noo (kaj pli malfruaj dramartoj), precipe batalistaj teatraĵoj. Aŭtoroj ankaŭ ĉerpis materialon el klasikaĵoj de antaŭaj epokoj, kaj el ĉinaj fontoj.

Laŭ Zeami, ĉiuj no-teatraĵoj estu influataj de la estetiko jugen, kiu signifas subtilan, profundan spiriton. Noo vere reprezentas la japanan kulturon, kiu trovas belecon en subtileco kaj formaleco.

Famaj no-teatraĵoj

No-scenejo

La jena kategoriado estas laŭ la skolo Kanze.

  • Hagoromo -- "La Pluma Mantelo" (Kategorio 3)
  • Aoi no uje -- "Damo Aoi" (Kategorio 4)
  • Doĵoĵi -- "Doĵoĵi" (Kategorio 4)
  • Izucu -- "La Put-naskiĝejo" (Kategorio 3)
  • Macukaze -- "Sopiranta Vento" (Kategorio 3)
  • Sekidera Komaĉi -- "Komaĉi ĉe la Portal-templo" (Kategorio 3)
  • Ŝakkjo -- "La Ŝtona Ponto" (Kategorio 5)
  • Ŝojo -- "La Fraŭlino" (Kategorio 3)
  • Jorimasa -- "Jorimasa" (Kategorio 2)
  • Juja -- "Juja" (Kategorio 3)

Elementoj de prezentado

Noa prezentado kunmetas diversajn elementojn en tutecon de stilo, kaj ĉiu elemento estas la produkto de jarcentoj da plibonigado laŭ la esencaj budhismaj, ŝintoismaj, kaj minimumismaj principoj pri estetiko.

La scenejo

Mapo de no-scenejo

La noa teatraĵo okazas ĉe simpla scenejo farita el ligno de la japana cipreso. La scenejo estas malplena krom la "kagamiita", pentraĵo de pino sur la malantaŭa muro de la scenejo. Ekzistas multaj eksplikaĵoj pri tiu arbo—unu el la plej oftaj rakontas, ke ĝi simbolas vojon, per kiu dioj (oni diras) malleviĝas al Tero dum ŝintoismaj ritoj. Alia apartaĵo de la scenejo estas la "haŝhigakari", la mallarĝa ponto maldekstre de la scenejo. Tiu ponto fariĝis la "hanamiĉi" (pasejo tra la rigardantaro al la scenejo) en kabuko.

Kostumoj

Malkiel la senornama scenejo, la kostumoj estas tre ellaboritaj. La kostumoj estas riĉe ornamitaj kaj ofte havas simbolajn signifojn (ekz. tondro-dioj portas heksagonojn sur la vesto; serpentoj portas triangulojn, kiujn simbolas skvamojn). Multaj, precipe tiuj, kiuj faras la ĉefan rolon ("ŝite"), portas ekstravagancajn, trembrilantajn silkajn brokaĵojn.

La no-bando (hajaŝi) konsistas el bastontamburisto, kokstamburisto, ŝultrotamburisto, kaj flutisto.

La muzikisto kaj la ĥorano kutime portas formalan nigran ornamitan kimonon ("moncuki"), kune kun aŭ ĉemizeca vesto "hakama" aŭ "kami-ŝimo", kiu estas kombino de hakama kaj veŝto kun grandaj ŝultroj (vidu bildon). La kulisistoj portas senornamajn nigrajn vestojn.

Maskoj

Ĉiu masko uzata en no-teatro havas propran nomon kaj utilon—ekzemple la masko "dejgan" povas reprezenti fantominon aŭ mezaĝan virinon. Ekzistas en la hodiaŭa uzado proksimume 80 maskoj tiaj, inkluzive de homoj, drakoj, demonoj, dioj, kaj aliaj.

Plej ofte nur la protagonisto portas maskon. Sed iafoje la kunulo ankaŭ portas maskon, precipe por virina rolo. Nomaskoj uziĝas ankaŭ por roli kiel demono, besto, junulo, maljunulo, ktp. Iu aktoro, kiu ne portas maskon, rolas kiel viro inter ĉirkaŭ 20 kaj 40 jaroj aĝa. La flankrolulo ĉiam rolas kiel iu tia, kaj neniam portas maskon do.

No-masko

Kiam uzata de lerta aktoro, la masko povas esprimi diversajn mienojn, pere de lumo kaj kapo-pozicio. Senviva nomasko povas aspekti ĝoja, malĝoja, tima, ktp. Eksperimentoj fare de Michael J. LYONS, Ruth CAMPBELL, kaj aliaj, esploras ĉi tiun rimarkindan mienpovon de la lignaj maskoj.

Rekvizitoj

La plej ofte uzata rekvizito en noo estas la ventumilo, ĉar ĝin portas ĉiuj prezentistoj de ĉiuj roloj. Ĥoranoj kaj muzikbandanoj povas porti mane sian ventumilon enirante en la scenejon, aŭ porti ĝin kaŝite en la obio (tradicia japana balteo). Ambaŭkaze la ventumilon la prezentisto kutime metas malsupren, ĉe sia flanko, post kiam li estas ĉe sia propra pozicio, kaj ofte ne repretas ĝin ĝis sia eliro el la scenejo.

Kelkaj nooj havas karakterojn, kiuj svingas maleojn, glavojn, kaj aliajn ilojn. Tamen, dum dancoj la ventumilo uziĝas kiel anstataŭo por reprezenti iun man-tenatan rekviziton ajn, inkluzive de (ekzemple) glavo, kiun la aktoro havas en sia balteo.

Kiam uziĝas rekvizitoj krom ventumiloj, ilin kutime kulisistoj enkondukas. Similkiel siaj okcidentaj kontraŭpartoj, noaj kulisistoj tradicie vestas sin nigre, sed malkiel la okcidentaj, ili povas aperi sceneje dum sceno, aŭ eĉ resti sceneje dum tuta prezento, ambaŭkaze, tute en la vido de la rigardantaro.

Referencoj

  1. 1 2 Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.