En programlingvoj nomo estas baza leksika unuo, antaŭdifinita en la lingvo aŭ kreata de programisto konforme al la sintakso de la lingvo, uzata por indiki iun elementon de programo.
En diversaj programlingvoj la sintakso de nomoj havas siajn apartaĵojn, sed plej ofte oni uzas la nomojn kiuj konsistas el literoj kaj ciferoj, kaj komencas per litero: a, b123, sin, rez.
Uzoj
Oni uzas la nomojn por indiki diversajn objektojn kiaj
- konstantoj, ekz-e (en Paskalo)
const pi = 3.14;
- variabloj, ekz-e
x, n, poz
; - datumtipo, ekz-e
listo, kompl
; - kampo de rikordo, ekz-e
re, im
; - proceduro, funkcio, marko aŭ alia loko aŭ peco da algoritmo.
Terminologia noto
Pro la internacia premo oni neeviteble renkontadas ankaŭ la paŭsaĵon identigilo. Tiu formo estas nelogika, ĉar la nomo ne estas rimedo por fari ion ajn identa; se oni nepre volas uzi vorton internacian, oni prefere ĝin ne (mis)traduku, sed transprenu ĝin bloke; tamen la formoj identifikatoro aŭ identifiero estas tro longaj kaj malbelaj.