בְּמִדְבַּר | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Historical books • sankta libro | ||||
| |||||
Nombroj (mallonge Nom) estas la kvara libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas la kvara el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao (kiu estas parto de la Tanaĥo), greke Pentateŭko.
Nomo
La titolo estas
- en la hebrea: במדבר (ba-midbar, "en la dezerto") laŭ la post-unuaj vortoj
- en la greka Septuaginto (LXX): ΑΡΙΘΜΟΙ (aritmòj, "nombroj")
- en la latina Nova Vulgato: Liber Numeri (libro pri la nombroj).
La libro nomiĝas Nombroj, ĉar ĝi entenas informojn pri la nombrado de la popolo en la dezerto Sinaj (Nom 1 - 4), kaj sur la stepoj de Moab (Nom 26).
Aŭtoro
Longe oni pensis, ke ĝin verkis la profeto Moseo laŭ Dia revelacio, sed hodiaŭ la plejmulto de la teologoj estas konvinkita, ke diversaj aŭtoroj ĝin verkis dum multe da tempo.
- Detalojn vidu ĉe Pentateŭko!
Enhavo kaj strukturo
La libro entenas la rezultojn de du popolnombradoj. Ĝi rakontas pri eventoj dum la migrado tra la dezerto kaj prezentas ordonojn por la komunumo.
Ĝi konsistas el du grandaj partoj: [1]
- El la porpastra leĝo (Nom 1,1 - 10,10)
- De Sinaj al Jordan (Nom 10,11 - 36,13)
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
Jen kelkaj konataj perikopoj:
- La Aarona beno
- Nubo kaj fajra aspekto super la tabernaklo
- Koturnoj en la dezerto
- La reveno de la esplorrigardantoj
- Akvo el la roko
- La kupra serpento
- La vizioj de Bileam
Hodiaŭa valoro
Perlo de la libro estas la Aarona beno (Nom 6,24-26). Ĝis hodiaŭ judoj kaj kristanoj preĝas ĝin. Ĉe evangeliistaj (protestantaj) komunumoj ĝi estas la kutima fino de ĉiu Diservo, ĉe katolikoj unu el pluraj eblaj formoj:
La Eternulo vin benu kaj vin gardu.
La Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin.
La Eternulo turnu Sian vizaĝon al vi kaj donu al vi pacon.
Amen.
Ĝis hodiaŭ fama estas la bildo de la esplorrigardantoj, kiuj duope portas sur stango branĉon kun unu granda peniko da vinberoj. Ĝi fariĝis eĉ varbilo por la hodiaŭa israela turismo.
La surstanga kupra serpento, kiu similas al la bastono de la helena dio de medicino Asklepio (latine: Eskulapo), fariĝis signo de kuracistoj kaj emblemo por apotekoj ĝis hodiaŭ.
Teksto en Esperanto
La (iom prilaborita) traduko de Zamenhof estas trovebla
- paperforme:
- diversloke enrete:
- http://home.att.net/~tanahx/04.htm%5Brompita+ligilo%5D (unikode, disigitaj laŭ ĉapitroj, kun versiklonombroj)
- https://web.archive.org/web/20010501183252/http://www.geocities.com/kalblando/biblio/nombroj.htm (x-forme, kun versiklonombroj)
Nova traduko el la Hebrea originalo fare de Gerrit Berveling sub titolo Nombroj aperis en 1999 ĉe Fonto.
Vidu ankaŭ
- Skanaĵo de la teksto en Vikimedia Komunejo
- Nombroj - L. L. Zamenhof
|