Noktokaprimulgoj estas la komuna nomo por la birdoj de la familio de Egoteledoj aŭ Aegoteledoj (Aegothelidae) kiuj estas malgrandaj noktulaj birdoj rilataj al Kaprimulgedoj kaj al Podargoj. Ili estis konsiderataj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj, sed nune oni atribuas al ili propran ordon nome Aegotheliformes kaj de tie Aegoteloformaj aŭ Egoteloformaj. Ene estus ununura monotipa familio Aegothelidae kun la genro Aegotheles enhavanta 10 vivantajn speciojn.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.