Noir Désir (esperante "nigra deziro") estas franca rokbando, kiu aperis en 1980 el Bordoza scenejo. La fama kantisto, Bertrand Cantat, ŝatas literaturon, tio aŭskulteblas en tekstoj de kantoj. La aliaj bandanoj estas Serge Teyssot-Gay ĉe gitaro, Denis Barthe ĉe drumoj kaj Frédéric Vidalenc (anstaŭigita en 1996 de Jean-Paul Roy) ĉe basgitaro. Muzikoj kaj paroloj de tiu bando enhavas viglan energion.

La grupo disiĝis post kiam Bertrant Cantat estis kondamnita je 6 jaroj en karcero pro bato de lia koramikino, Marie Trintignant kiu mortis iom poste.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.