Nocio-sistemo estas nociaro interligata per logikaj aŭ ontologiaj rilatoj. Tia sistemo konsistas el horizontalaj aŭ vertikalaj serioj de nocioj aŭ almenaŭ el unu tia serio.
Logikaj rilatoj baziĝas sur simileco de nocioj. Tipe ili formas sistemon de super- kaj sub-nocioj.
Ontologiaj rilatoj baziĝas sur la apudeco, t.e. sur la kontakto - en spaco kaj tempo - de la individuoj, kiujn la nocioj prezentas. La tipoj de ontologiaj sistemoj plej gravaj en teknologio estas la sistemo de partoj kaj tutoj kaj la evolua sistemo (ekzemple la genealogia tabelo de individua besto, de produkto aŭ de lingvo).
Literaturo
- 1969/1992: Terminologia Vortaro - Provtraduko de ISO Recommendation R 1087 Vocabulary of Terminology, tradukita de Rüdiger Eichholz, Conrad Fisher, Erich-Dieter Krause kaj Jan Werner, 1-a eld. 1969, publikigita en Plena Pekoteko, Bailieboro (Ontario) 1992, n-roj 85/288 ss.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.