Noboribecu
Japana nomo 登別市
Loko de Noboribecu
Loko de Noboribecu en Hokajdo, Japanio.
urbo de Japanio
Loko
Lando Japanio
Regiono Hokajdo
Gubernio Hokajdo
Subgubernio Iburi
Municipokodo 01230-1
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 212,11 km²
Loĝantaro (31-a de decembro 2007)
     Tute 53 340
Simboloj
Arbo Platano
Floro Krizantemo, Azaleo
Urbodomo de Noboribecu
Adreso 〒459-8701
Noboribetsu-shi, Chuo-cho 6-11
Telefononumero +81-143-85-2111
Oficiala retpaĝo: http://www.city.noboribetsu.hokkaido.jp/

Noboribecu (登別市, のぼりべつし [noboribecuŝi], Hepburn-Transskribo: Noboribetsu-shi) estas urbo en la Subgubernio Iburi en la gubernio Hokajdo en Japanio. En la urbo troviĝas fame konataj Noboribecu-Onsen (Onsen: varma fonto) kaj Karurusu-Onsen.

Geografio

La montoj superregas la okcidenton kaj nordon, dum la ebenaĵoj superregas ĉirkaŭ kvin km en ne pli ol la marbordo.

Estas tri centroj de loĝantaro laŭ la Pacifika oceano: de nordoriento al sudokcidento; Noboribecu, Horobecu kaj Ŭaŝibecu. Ĉi tiuj [-becu] estas derivitaj de rivero en la aina lingvo. Noboribecu estas sur la rivero Noboribecu. Horobecu kaj Ŭaŝibecu estas sur la rivero Iburi-Horobecu kaj la rivero Ŭaŝibecu respektive.

La urba oficejo trovas sin en Horobecu. La urbeto Noboribecu estas ĉe la buŝo de la rivero Noboribecu kaj estas pro tio multe pli malgranda loko.

Noboribecu devenas el nupr-pet (denskolora rivero) en ajnua lingvo.

Historio

  • 1869 - Katakura Kojuro Kuninori, el Sendai-han ekregis distrikton Horobecu laŭ deklero de Daijō-kan
  • 1873: Naskiĝis vilaĝoj en Horobecu-distrikto: Noboribedu, Horibecu, Ŭaŝibecu.
  • 1874: ekoficis tri vilaĝodomo en ĉiuj vilaĝoj.
  • 1901: parto de Ŭaŝibecu iĝis Kuninori-vilaĝo de distrikto Muroran (nun Muroran-urbo).
  • 1-a de aprilo 1919: tri vilaĝoj kunfandiĝis en vilaĝon Horobecu.
  • 1951: la vilaĝo Horobecu iĝis la urbeto Horobecu.
  • 1961: la urbeto Horobecu renomiĝis la urbeto Noboribecu.
  • 1-a de aŭgusto 1970: la urbeto Noboribecu iĝis la urbo Hoboribecu.

Transporto

Fervojoj

  • Hokajda Fervoja Kompanio:
    • Linio Muroran-honsen
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.