Por samtitola artikolo vidu la paĝon NOA. |
Noa | |
---|---|
Biblia persono | |
La oferado de Noa. 19-a jarcenta bildo de Daniel Maclise | |
homa biblia persono | |
Verko | Libro de Jeĥezkel 1-a epistolo de Petro 2-a epistolo de Petro Epistolo al la hebreoj Libro de Jesaja Evangelio laŭ Luko Evangelio laŭ Mateo Siraĥ Libro de Tobit Korano Genezo 5 Genezo 6 Genezo 10 |
Informoj | |
Eble sama | Noa en Islamo • Noa en rabena literaturo |
Sekso | vira |
Loĝloko | Ararato |
Okupo | terkultivisto |
Patro | Lemeĥ |
Patrino | Bat-Enosh |
Edzo/Edzino | Naama |
Infanoj | Ŝem • Ĥam • Jafet • Sceafa • Oceano • Tetiso • Kanaan • Bith (mythology) |
Noa[1] aŭ Noaĥo[2] ("Ripozo", norma hebrea נֹחַ Nóaḥ, Tiberia Hebrea Nōªḥ; Araba نوح Nūḥ), estas rolulo de la Libro de Genezo kaj la Korano (ankaŭ menciita en la Kitáb-i-Íqán de Bahá'u'lláh), kiu konstruas arkeon por savi sian familion kaj la animalojn de la mondo de la Diluvo, la tutmonda inundo. Noa estis la filo de Lemeĥ kaj nepo de Metuŝelaĥ.
Noa estis homo virta en sia makula generacio. Kiam naskiĝis Noa, lia patro diris (Gen. 5: 29):
"Ĉi tiu konsolos nin en niaj faroj kaj en la laboroj de niaj manoj sur la tero, kiun la Eternulo malbenis".
Laŭ Gen. 6: 8, Noa akiris plaĉon en la okuloj de Dio, kiu decidis savi lin de la tutmonda diluvo. Dio ordonis al li fari arkeon kaj enmeti paron da ĉia bruto por savi ilin de la Diluvo.]
Post la Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberojn kaj faris vinon. Li trinkis la vinon kaj ebriiĝis kaj nudiĝis en sia tendo. Ĥam vidis tion, kaj anstataŭ vestigi lin, alvokis siajn fratojn; pro tio, Noa malbenis lin.
La Sep Leĝoj de Noa (en hebrea |שבע מצוות בני נח Ŝeva Mitzvot B'nei Noaĥ), referencata ankaŭ kiel Noaĥidaj Leĝoj aŭ la Noa-aj Leĝoj (el la Hebrea prononco de "Noah"), estas serio de ordonoj kiuj, laŭ la Talmudo, estis donitaj de Dio.
Noa vivis 950 jarojn, 350 post la Diluvo.
Vidu ankaŭ
- Eposo pri Gilgameŝ
- Noachis Terra en planedo Marso
- Poemo de Utnoa
- Gubben Noak
Eksteraj ligiloj
- Noa ĉe Jewish Encyclopedia Artikolo skribita laŭ juda vidpunkto (angle).
- Noa ĉe Catholic Encyclopedia Artikolo skribita laŭ romkatolika vidpunkto (angle).
- Noa ĉe MuslimWiki Artikolo skribita laŭ islama vidpunkto (angle).
- La tri filoj de Noa kaj la historio de la mediteranea civilizacio (Simone Weil) (ca)