Niya | ||
---|---|---|
![]() | ||
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 38° 0′ 0″ N, 82° 41′ 0″ O (mapo)3882.683333333333Koordinatoj: 38° 0′ 0″ N, 82° 41′ 0″ O (mapo) | |
|
||
![]() |
||
Niya | ||
![]() |
||
La arĥeologiejo de la ruinurbo Niya situas ĉe la suda rando de la Tarim-baseno, en distrikto Niya, en registara distrikto Hotan, en hodiaŭa Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango en Ĉinio.
Oni malkovris multajn malnovajn arĥeologiajn artaĵojn el epokoj de Han-dinastio, Wei-dinastio kaj Jin-dinastio. Niya estis grava komerca centro ĉe Oazo ĉe suda branĉo de la silka vojo en suda Taklamakan-dezerto. En la malnova epoko, tie trairis karavanoj, varoj el Ĉinio al Centra Azio.
La hungara-brita arĥeologo Aurel Stein sukcese fosis tie kaj malkovris interalie budismajn manskribojn (Ĥaroshthi).
Ekde 1996, la ejo aperas sur listo de la Monumentoj de la Ĉina Popola Respubliko.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.