Nitrianska Streda, hungare Nyitraszerdahely estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- Supermara alteco: 170 m
- koordinatoj: 48° 31′ 00″ N 18° 10′ 30″ O / 48.51667 °N, 18.17500 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 31′ 00″ N 18° 10′ 30″ O / 48.51667 °N, 18.17500 °O (mapo)
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 956 16
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Nitrianska Streda situas laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ flankovojoj, ĉefvojo kaj fervojo preteriras. Nitrianska Streda kontaktiĝas kun Čeľadince. Topoľčany troviĝas 6 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1278 en formo Zeredahel. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis. En 1910 loĝis tie 660 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.
Vidindaĵoj
- klasikisma katolika preĝejo de 1790
- baroka luterana preĝejo de 1748, turo alkonstruiĝis en 1811
- kapelo e la 18-a jarcento
- kastelo de 1537, en la 18-a jarcento barokiĝis, iom poste trakonstruiĝis
- kastelo kun parko el la 19-a jarcento
- monumento pri la Slovaka Nacia Ribelo
Famuloj
En la vilaĝo naskiĝis:
- hungara ĉefepiskopo György Császka
- hungara pianisto Ede Szerdahelyi.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.