Nims | |
---|---|
la rivereto Nims apud Schönecken en februaro 2004 | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 61,43 km |
Fluo | |
Fonto | en la mezmontaro Ejfelo sudorienre de Weinsheim |
- Alteco super marnivelo | 512 m |
Enfluejo | apud Irrel en la Prüm |
- Alteco | 169 m |
Geografio | |
Trairataj urbetoj | Bitburg |
Trairataj lagoj | baraĵlago Stausee Bitburg |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Enz |
- Maldekstraj | Nims |
La Nims estas 61 km longa rivereto en la regiono Sudejfelo (distrikto Bitburg-Prüm) germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi fontas en Weinsheim (oriente de la urbeto Prüm), fluas sudokcidenten tra lla samnoma valo kaj enbuŝsiĝas malsupre de Irrel en la rivereton Prüm.
La probable plej malmova mencio de la rivereto Nims kiel Nimisa en dokumento datumas el la jaro 798 aŭ 799 („31a jaro de la regnadeco de Karolo la Granda“).[1]
La rivereto famas pro la sovaĝaj ejfelaj trutoj, kiuj bonege kreskas en la rivereto danke al la malalta pH-valoro kaj la malvarma akvo.
La rivereto Nims trafluas jenajn lokojn:
- Rommersheim
- Giesdorf
- Schönecken
- Nimsreuland
- Lasel
- Nimshuscheid (muelejo)
- Seffern
- Bickendorf
- Nattenheim (muelejo)
- Rittersdorf
- Bitburg , urboparto Stahl
- Birtlingen
- Messerich
- Wolsfeld
- Alsdorf (Eifel)
- Niederweis
- Irrel
tra la suda parto de la Nims-valo (Messerich ĝis Irrel) iris la trajnlinio Nims-Sauertalbahn, kiu hodiaŭ ne plu funkcias. Inter Bickendorf kaj Seffern transas 781 m longa ponto de la federacia ŝoseo B 60 la valon de la Nims.
Referencoj
- ↑ Heinrich Beyer: Urkundenbuch zur Geschichte der jetzt die preussischen Regierungsbezirke Coblenz und Trier bildenden mittelrheinischen Territorien, 1860, Nachtrag S. 6 (dilibri.de)