niktibio | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Niktibioj aŭ branĉuloj estas granda familio de birdoj rilataj al kaprimulgoj kaj podargoj.
Aspekto
Tiuj estas noktaj insektovoruloj kiuj ne havas la bridajn harplumojn ĉirkaŭ la buŝo propraj de la veraj kaprimulgoj. Krome ili havas grandegan kapon kaj malgrandan korpon (21 ĝis 58 cm, 37 cm sen kalkuli voston), longajn flugilojn kaj vostojn kaj mallongajn krurojn. Ili ĉasas el gvatejo kiel lanioj aŭ muŝkaptuloj. Dumtage ili ripozas rekte en arbostumpoj, kamufle kaj ŝajnas tute parton de la stumpo kaj tiele ili restas tute senmove kaj sentime de malprobablaj eblaj rimarkontoj, pro tio ili estas nomitaj ankaŭ branĉuloj.
Specioj
Estas sep specioj en ununura genro en tropika Sudameriko:
- Granda niktibio, Nyctibius grandis
- Longvosta niktibio, Nyctibius aethereus
- Norda niktibio, Nyctibius jamaicensis
- Anda niktibio, Nyctibius maculosus
- Griza niktibio, urutauo aŭ komuna niktibio, Nyctibius griseus
- Blankflugila niktibio, Nyctibius leucopterus
- Ruĝeca niktibio, Nyctibius bracteatus
Kutimoj
Ili manĝas ĉefe insektojn, prenitajn dumfluge, sed ankaŭ vespertojn, lacertojn aŭ birdetojn. Kutime, tiuj birdoj ne ĉeestas urbajn mediojn.
La ino demetas ununuran ovon rekte sur la pinto de stumpo.
En Brazilo
En Brazilo estas multaj legendoj pri tiu populara birdo. Dekomence estas prestiĝa birdoj pro siaj forto kaj maniero eviti predantojn. Krome oni supozas, ke ĝi aperas kiam la luno aperas kaj ties trista kanto sonas kiel “foi, foi, foi...” (portugale: estis, estis, estis...). La legendo diras, ke la birdo estas virino perdinta sian amon. Pro tio, la birdo ricevis la nomon de fantoma birdo.
Referencoj
- O Camaleão dos Céus (19a de oktobro de 2006). Correio Braziliense, Caderno Cidades.
Eksteraj ligiloj
- Filmoj pri niktibioj ĉe Interreta Birdokolekto