Nikteo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Hyrieus |
Patrino | Clonia |
Gefratoj | Liko |
Edzo/Edzino | Polyxo |
Infanoj | Nycteïs • Antiopa de Tebo • Nyctimene |
Nikteo - ((helene Νυκτεύς, latine Nycteus) estis en la helena mitologio teba reĝo, filo kaj posteulo de la reĝo Hirieo.
Nikteo estis bopatro de Polidoro, sekvanto de fondinto kaj reganto de Tebo, Kadmo. Ĉar Polidoro tro frue mortis, kuratorigis filon Labdakon en zorgon de Nikteo. Sed kiam Labdako ankaŭ frue mortis, restis post li malgranda filo Laio. Tiu ankoraŭ ne plenkreskis por transpreno de la reĝa potenco, transprenis regadon Nikteo. Nek lia regado daŭris longe, post lia morto teba reĝo fariĝis lia frato Liko. Nykteo havis filinon Antiopan, belan knabinon, kun kiu Zeŭso naskigis filojn Amfíonon kaj Zeton. Ili ambaŭ pli poste fariĝis tebaj reĝoj. Aliaj versioj sciigas, ke Nikteo estis nur duonpatro de Antiopo, propra patro estis rivera dio Asopo. Tiu estis filo de titano Oceano kaj de lia edzino Tetiso. Krom Antiopo li estis ankaŭ patro de nimfo Egino.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nykteus en la ĉeĥa Vikipedio.