Nikolett Krajcsi | |
---|---|
Nikolett Krajcsi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1984 (39-jaraĝa) en Ajka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár |
Familio | |
Edz(in)o | Tibor Mészáros |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Nikolett Krajcsi [krajĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krajcsi Nikolett estas hungara aktoro.
Nikolett Krajcsi[1][2] naskiĝis la 8-an de junio 1984 en Ajka.
Biografio
Nikolett Krajcsi estis edukita en Székesfehérvár, kie ŝi maturiĝis. Ŝi studis inter 2005-2008 en studio de Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2013. Ŝi estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen) (2013-2019), poste de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Ŝi havas edzon kaj naskis filinon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare: La ventego - Miranda
- Mihail Bulgakov: A Mester És Margarita - ina titolrolo
- Sofoklo: Antigona - Eŭridiko
- Jenő Heltai: Naftalin - Ilka
- Margit Kaffka: Hangyaboly - Kornélia Popescu
- Gergely Csiky: Buborékok - Gizella
- Kurt Weill - Bertolt Brecht: Trigroŝa opero - Kiky
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Stambuch (televizia filmo, 2005)
- Kythera (2006) - Viki
- Invalidus (mallonga filmo, 2011)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.