Nikolett Füredi | |
---|---|
![]() Nikolett Füredi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1978 (45-jaraĝa) en Hungario |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Nikolett Füredi [furedi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Füredi Nikolett estas hungara muzikalkantisto.
Nikolett Füredi[1] naskiĝis la 10-an de septembro 1978 en Budapeŝto.
Biografio
Nikolett Füredi frue komencis muzikadi kaj ŝi frekventis kantistan kurson de Mária Toldy, poste teatran kurson de Margit Földessy. Ŝi kantis en infana koruso de Hungara Radio 12 jarojn. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis en privata lernejo de Mária Gór Nagy. Tiutempe ŝi jam turneis en Germanio kun muzikala trupo de Mátyás Várkonyi. Baldaŭe ŝi turneis en Francio, Svislando kaj Japanio, ofte germanlingve. Enlande ŝi ricevis rolojn plej ofte en Operetoteatro (Budapeŝto), kelkfoje ŝi estis videbla en revua televizia programo. Ŝi edziniĝis, naskis unufoje kaj maledziniĝis.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo (muzikala versio) - Titania
- Romeo kaj Julieta (muzikala versio) - S-ino Capulet
- Imre Kálmán:
- Csárdáskirálynő - Szilvia Vereczky
- Cirkuszhercegnő - ĉefrolo
- Jenő Huszka: Lili bárónő - titolrolo
- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban - Madeleine
- Viktor Jacobi: Leányvásár - Lucy Harrison
- Tim Rice-Andrew Lloyd Webber Evita - titolrolo
- Galt MacDermot: Hair - Jeannie
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
- Barátok közt (televizia serio, 2012) - Sarudi Lilla
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Idina Menzel[2]