Nikolao, prozelito el Antioĥio, estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.
Hipolito el Romo en la tria jarcento elstarigas[1] ke la diakono Nikolao estis la aŭtoro de herezo kaj sekto, nomata Nikolaismo, kiu du fojojn estas menciata en la Apokalipso.Pluraj el la fruaj ekleziaj patroj, inkluzive de la Sankta Ireneo, Epifano el Salamiso kaj Teodoreto el Kiro menciis la grupiĝon.
La kristana eklezio de la mezepoko polemike kaj malapreze ligis al tiu nomo la akuzon pri nedeteniĝemo, nome kontraŭleĝa geedzeco, konkubeco kaj similaj pekoj kontraŭ la klerikulara devigo respekti senedzecon.
Fono
La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.
Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6
|
Noto
- ↑ Philosophumena, libro VII, ĉapitro 26.
- ↑ Agoj de la Apostoloj 6 1-6: vidu ekzemple ĉi-tie (retlibro en formato PDF).