Nikolao Gudskov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1953 (70-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • redaktoro • mensludisto |
Nikolao GUDSKOV (ruse Николай Гудсков; naskiĝis la 12-an de novembro 1953 en Moskvo) estas aktiva rusia esperantisto, loĝanta en Moskvo. Esperantisto ekde 1982, aktiva ekde 1985. Biologo laŭ sia klero (scienca grado - kandidato de biologiaj sciencoj), Gudskov nun laboras kiel universitata instruisto pri historio de filozofio kaj konceptoj de la modernaj natursciencoj.
Kiel aktiva movadano Gudskov plurfoje estis elektata estrarano kaj prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU). Aktiva membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ĉeforganizinto de la 74-a Kongreso de SAT en Moskvo en la jaro 2000.
De 1993 ĝis 1994 Gudskov laboris en la redakcio de la periodaĵo „Eventoj“ en Budapeŝto.
Membro de Akademio de Esperanto (elektoperiodo 2016-2025).[1]
Verkoj
Li verkis multajn artikolojn, recenzojn kaj eseojn en esperantlingva gazetaro, ekzemple en „Esperanto“, „Monato“, „La Gazeto“ kaj „Sennacieca Revuo“, ankaŭ kelkajn librojn, i.a.:
- Malneŭtrale pri la neŭtrala (1997)
- Malgranda gvidlibro pri Moskvo (kune kun Natalia Aroloviĉ, 2000)
- Epitomo de esperantologio (2002)
- Ilustrita enciklopedio de hejmaj mamuloj (2008)
- Origino de la vivo sur la Tero (2011)
- Kiel la homo ekis pensi (2012)
Krome, li kompilis antologiojn:
- Moskvaro (1998)
- Moskvaj sonoriloj (2007)
- El ombro (kune kun Grigorij Arosev, 2008)
Gudskov ankaŭ estas aŭtoro de ruslingva brosuro pri Esperanto:
kaj ankaŭ de vortaro, gramatiko kaj enciklopedieto pri Esperanto, aperintaj en la rusa lingvo en 2006 ĉe la eldonejo AST kadre de ties serio „Oriento-Okcidento“:
- 500 plej gravaj vortoj de Esperanto;
- Esperantio: poŝa enciklopedio;
- Elementa gramatiko de Esperanto.
kaj de la ĉapitro "En Rusio – La 1-a mondmilito kiel preludo de la 2-a Rusa revolucio". En: Javier Alcalde kaj José Salguero (red.), Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito, Parizo, SAT-EFK, 2018. ISBN 978-2-918053-18-7.
Eksteraj ligiloj
- Biografio de Nikolao Gudskov en la retejo de eldonejo Impeto
- Libroj de kaj pri Nikolao Gudskov en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Priskriboj kaj kovrilbildoj de la libroj de Nikolao Gudskov en la retejo de eldonejo Impeto
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Nikolao Gudskov en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- Filmeto - Intervjuo: Nikolaj Gudskov kiel Akademiano de Esperanto