Nikolaj Ĉeĥov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de majo 1858 en Taganrog, Jekaterinoslava gubernio, Rusia Imperio |
Morto | 17-an de junio 1889 (31-jaraĝa) en Sumsky Uyezd |
Mortokialo | tuberkulozo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Altlernejo de belartoj (Rusio) • Gimnazio A. P. Ĉeĥov |
Familio | |
Frat(in)oj | Maria Chekhova • Anton Ĉeĥov • Aleksander Ĉeĥov • Mikhail Chekhov |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Nikolaj Pavloviĉ Ĉeĥov (ruse Николай Павлович Чехов; la 23-an de majo 1858 — la 29-an de junio 1889) estis rusa pentristo kaj la frato de Anton Ĉeĥov.
Biografio
Jam estante infano Nikolai montris talenton por arto kaj muziko. Li studis en la Moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Li estis malkapabla fini siajn studojn pro grava alkoholismo kaj la tempoperiodoj, ofte semajnoj, kiujn li pasigis vagante laŭ la moskvaj stratoj.[1]
Nikolaj estis talenta artisto, kaj li ofte ilustraciis la novelojn de Anton. Anton verkis por li, konsilante resti sobra kaj pluverki, sed malsukcese.[2] Li mortis en Luka (en kamparbieno de Lintvarev) estante 31-jaraĝa pro tuberkulozo.[1] La morto de Nikolai influis la verkon de Anton Enua historio, pri homo fronte al sia tuja propra morto.[3]
Bildaro
- Portreto de Anton Ĉeĥov
- La juna vidvino ĉe la tombo de sia edzo
- Festo ĉe Sokolniki
Notoj
- 1 2 Karlinsky, Simon. (1997) Anton Chekhov's Life and Thought. Northwestern University Press. ISBN 0-8101-1460-7.
- ↑ Bunin, Ivan. (2007) About Chekhov: The Unfinished Symphony. Northwestern University Press, p. 15. ISBN 0-8101-2388-6.
- ↑ Bloom, Harold. (2002) Anton Chekhov. Chelsea House Publications, p. 70. ISBN 0-7910-6381-X.