Nikodemo | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Informoj | |
Eble sama | Nicodemus ben Gurion |
Sekso | vira |
Nikodemo (greke Νικόδημος) estis fariseo kaj membro de la Sinedrio, kiu, laŭ la Evangelio laŭ Johano, montris favoron al Jesuo. Li aperas tri fojojn en la Evangelio: la unua estas kiam li vizitas Jesuon unu nokton por aŭskulti lian instruon (Johano 3:1-21); la dua estas kiam li deklaras la leĝon koncerne la areston de Jesuo dum la Tabernaklofesto (Johano 7:45-51); kaj la lasta sekvas la Krucumon, kiam li helpas Jozefon de Arimateo en preparado de la kadavro de Jesuo por entombigo (Johano 19:39-42).
La diskuto kun Jesuo estas la fonto de pluraj komunaj esprimoj de nuntempa kristanismo, specife, la priskriba frazo naskiĝi denove utiligita por priskribi la travivaĵon de kredado je Jesuo kiel Savanto, kaj Johano 3:16, ofte citita verso uzita por priskribi la planon de Dio de savo.
Apokrifa verkaĵo sub lia nomo, Evangelio de Nikodemo, estis produktita en iu momento de la Mezepoko, kaj estas plejparte reverkado de la pli frua Agoj de Pilato, kiu rakontas la erpadon de Infero.
Kvankam ekzistas neniu klara fonto de informoj pri Nikodemo ekster la Evangelio laŭ Johano, la Juda Enciklopedio kaj multaj bibliaj historiistoj teoriadis ke li estas identa al Nikodemo ben Gurion, menciita en la Talmudo kiel riĉa kaj populara sankta viro supozite havinta miraklajn potencojn. Kristana tradicio asertas ke Nikodemo iam estis martirigita en la 1-a jarcento. Nicodemo estas honorita kiel sanktulo de la katolikoj kaj ortodoksuloj. Katolikoj festas sian tagon la 3-an de aŭgusto. La franciskana ordeno konstruis preĝejon portantan lian nomon kaj la nomon de Sankta Jozefo de Arimateo en Ramlo. La Ortodoksismo festas lin ĉiam la trian dimanĉon de Pasko kaj ankaŭ la 2-an de aŭgusto, la dato kiam tradicio deklaras ke liaj restaĵoj estis trovitaj, kune kun tiuj de la apostolo kaj pramartiro Stefano kaj Gamaliel (alia membro de la Sinedrio kiu, laŭ pridisputata kristana tradicio, konvertiĝis al kristanismo.