Nikita Ĥruŝĉov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Никита Сергеевич Хрущёв | |||||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1894 en Kalinovka | ||||
Morto | 11-an de septembro 1971 (77-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Novodeviĉje tombejo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | Rusoj vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Industrial Academy • Donecka Nacia Teknika Universitato vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Nina Petrovna Khrushcheva • Efrosinya Khrushcheva vd | ||||
Amkunulo | Nina Petrovna Khrushcheva vd | ||||
Infanoj | Sergei Khrushchev • Leonid Khrushchev • Julia Mykytivna Khrushcheva • Rada Adzhubey • Elena Mykytivna Evreinova(Khrushcheva) vd | ||||
Parencoj | Nikita Khrushchev vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto • revoluciulo vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Moskvo vd | ||||
Aktiva dum | 1941–1964 vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (ruse Никита Сергеевич Хрущёв; naskiĝis la 3-an [jul.]/ 15-an de aprilo 1894[greg.], mortis la 11-an de septembro 1971 en Moskvo) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto, membro de la Komunista partio de Sovetunio ekde 1918. Inter 1953 kaj 1964 li estis ŝtatestro de Sovetunio, inter 1958 kaj 1964 li estis samtempe Prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.
Mildigo
Ĥruŝĉov estis reforma politikisto, kies regado poste estis rekonata kiel mildiga periodo post la regado de Stalin.
Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de la lega sistemo, plibonigis rilatojn kun kapitalismaj landoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito dum la nomita Ĉina-sovetia disiĝo), amnestiis plejparton de la politikaj malliberigitoj. Grandan enlandan famon al li donis la unua programo pri konstruado de loĝejoj (ĉefe kvinetaĝaj domoj kun malgrandaj apartamentoj) kaj liberigo de viktimoj sub la reĝimo de Stalin (vidu Granda purigo kaj Gulago).
Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉov estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Ekzemple, post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de maizo, rezulte de kio oni komencis kreskigi maizon eĉ en tiel nordaj regionoj kiel Karelio aŭ Kazaĥio, certe sen granda sukceso. En aliaj regionoj, tamen, maizo estis bona trovo por manĝigi bruton kaj produkti maizaĵojn por nutra industrio.
Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan konstitucion, laŭ kiu, interalie, okazus divido de partio kaj ŝtato, enkonduko de parte merkataj ekonomiaj mekanismoj ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉov iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua estas Miĥail Gorbaĉov).
Diskursoj
Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj (1956)
Unu el liaj famaj paroladoj estas parolado en la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis la diktaturojn kaj krimojn sub la regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis la komencon de lapolitika degelo en Sovetunio.
Parolado en UN (1956)
Fama okazo dum la regado de Ĥruŝĉov estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj frapas per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1]
Ĥruŝĉov kaj Esperanto
Ĥruŝĉov partoprenis la eldonon de "Esperanto en bildo", serio de 12 poŝtkartoj eldonitaj fare de la Akademio de Sciencoj de la SSSR en 1957, kiu estis kreita por popularigi Esperanton kaj plibonigi la rilatojn inter Sovetio kaj la Esperanto-movado. En unu el la poŝtkartoj, Ĥruŝĉov aperas kune kun aliaj sovetaj politikistoj kaj figuroj, kaj estas skribite Esperanto-saluto "Saluton al la tutmondo en la internacia lingvo Esperanto!".
Referencoj
Vidu ankaŭ
|