Νίκανδρος ὁ Κολοφώνιος (197 a. K. - 130 a. K.) | |
---|---|
Pri la venenaj bestoj far Nikandro de Kolofono, eldono de la 10-a jarcento, Konstantinopolo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 197 a. K. en Claros, apud Kolofono, Grekio |
Morto | 130 a. K. en Pergamo, Grekio |
Lingvoj | antikva greka |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • poeto • historiisto • epigramisto |
Verkoj | Theriaca |
Nikandro de Kolofono (197 a. K.-130 a. K.) estis greka poeto, gramatikisto kaj kuracisto, vivis en la epoko de Atalo la 3-a Eŭergeto (170 a. K. - 133 a. K.), reĝo de Pergamo[1] (kiu estis detronigita de la romianoj kaj al kiu li dediĉis himnon), kaj lia patro nomiĝis Damaeus[2]. Lia familio venis el la Eotolia regiono kaj li estis aŭtoro de poeziaj kaj prozaj verkoj. Liaj du ĉefaj libroj estas Theriaca (Θηριακά) kaj Alexipharmaca (Αλεξιφάρμακα) (Pri venenaj bestoj kaj ties antidotoj).
Surbaze en la verkaro de Apolodoro el Egiptio[3] (kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 250 a. K.) kaj Kalimako de Kireno[4], tiuj libroj ne estis originalaj, tamen ili supervivis ĝis nin kaj estas interesaj fontoj por la konado de la medicino, zoologio, botaniko kaj mineralogio de la antikva Grekio. Longatempe Nikandro vivis en Etolio kaj li klare asertas tion en siaj poemoj kaj aliaj skribaĵoj, ĉefe rilate al liaj priskriboj de la riveroj, lokoj kaj aliaj karakterizaĵoj de la Etolia Regiono. Li same mencias plantojn kiuj troviĝas nur en tiu regiono. Nikandro tre eble heredis el sia patro sian sacerdotan postenon en la sanktejo de Apolo.[5]
Vivo
Paŭlo de Egino, iu aŭtoro de la 7-a jarcento, kompilis sian "De re medica libri septem" ("Pri la reĝo de la medicino aŭ reĝo de la kuracistoj" en sep volumoj), uzante Nikandron kiel fonto, kiun li nome mencias en la diskutado pri serpentomordoj eĉ indikante la Theriaca-n. Se ni konsideras kelkajn el la epigramoj de la Greka Antologio, Nikandro ŝajne staras inter la plej renomaj iom post Apolo, Kirono, Asklepio kaj Hipokrato.
Oni eĉ diras ke li ricevis siajn konojn el Pajano (Παιώνας), la kuraca dio de la grekoj.[6]. Lia rango kiel aŭtoritata aŭtoro pri medicino speguliĝas en la sola bildo konata de Nikandro kiu venis ĝis nin. La fama viena manuskripto de la 6-a jarcento "De re medica" fare de Dioskorido, renoma pro ties bildoj, prezentas figuron de Nikandro manprenanta serpenton, aŭ eble parolante pri ĝi, ene de cirklo da spertuloj aparte konsistantaj de Nikandro, Dioskorido, Krateŭaso (Κρατεύας)[7], Andreo de Aleksandrio (persona kuracisto de Ptolomeo la 4-a Filopator), Rufo de Efeso kaj Apolonio Mis, kuracisto el Aleksandrio.[6]
Ovidio uzis lian verkaron pri mitologio kiel fonto por sia Metamorfozo. Cicerono multe laŭdis lin ("De oratore")[8][9] kaj Lukano (30-65) imitis lin. Plinio la Maljuna lin mencias same kiel aliaj aŭtoroj tia kia la kristana teologo Tertuliano ("De Scorpiace").[10]
Poemaro
- Alexipharmaca, 1549 Nicander Colophonius, Jean de Gorris
- Theriaca et Alexipharmaca (Pri venenaj bestoj kaj ties antidotoj), 1541, Nicander Colophonius, Johannes Lonicerus
- Nicandri Poetae Et Medici Antiquißimi Theriaca et Alexipharmaca, 1532, Nicander Colophonius, Euricius Cordus
- Nicandri Colophonij poetae, et medici antiquissimi clarissimique Theriaca ...
- Scholia in Theocritum. Scholia et paraphrases in Nicandrum et Oppianum, Theocritus, Nicander, Oppianus Anazarbensis, Friedrich Dübner, Ulco Cats Bussemaker
Perdita poemaro
- Cimmerii
- Europia au pri Eŭropo (Εὐμωπία, o Περι Εὐρώπης)
- Georgica (Γεωρψικά, "Bredado")
- '"Metamorfozo" (ne konfuzi kun la Metamorfozoj de Ovidio)
- Hiacinto
- Hymnus ad Attalum ("Himno al la reĝo Atalo")
- Melissourgica (Μελισσουργικά, "Abelbredado")
- Αιτωλικά (Etolio, geografio pri la faŭno kaj flaŭro)
- Ophiaca (Οφιακά)
- Sicelia (Σικέλεια)
- Thebaica (Θηβαϊκά) [11]
Perditaj prozaj verkoj
Literaturo
- Greek Mythography in the Roman World, Alan Cameron
- Nicander, A. S. F. Gow, A. F. Scholfield
- Nicander of Colophon's Theriaca: A Literary Commentary, Floris Overduin
- Encyclopedia of Ancient Greece, Nigel Guy Wilson
- A Companion to Hellenistic Literature, James J. Clauss, Martine Cuypers
- The remains of Hesiod the Ascræan, including The shield of Hercules
- CERL Thesaurus
- Scholia
Vidu ankaŭ
- Hipokrato de Kos (460 a. K. - 377 a. K.)
- Teokrito (310 a. K. - 260 a. K.)
- Atalo la 3-a Filelfo (170 a. K.) - 133 a. K.), reĝo de Pergamo
- Vergilio (70 a. K. - 19 a. K.) estis imitanto de Nikandro, laŭ Kvintiliano
- Lukano (30-65)
- Antoninus Liberalis, greka gramatikisto kiu vivis en la 1-a jarcento
- Cicerono (106 a. K. - 43 a. K.)
- Aecio de Amedo (502-575)
- Paŭlo de Egino (625-690)
- Eŭrico Kordo (1486-1535)
- Johano Lonicero (1497-1569)
- Vilhelmo Ksilandro (1532-1576)
- Johann Gottlob Theaenus Schneider (1750-1822) germana naturalisto klasikisma eldonisto
- Richard Bentley la 3-a (1794-1871) angla eldonisto
Referencoj
- ↑ Nicander, A. S. F. Gow, A. F. Scholfield
- ↑ The Classical Greek Reader, Kenneth John Atchity, Rosemary McKenna
- ↑ Hellenistic History and Culture, Peter Green
- ↑ Beyond the Canon, Annette Harder, Remco F. Regtuit, G. C. Wakker
- ↑ The Classical Greek Reader, Kenneth John Atchity, Rosemary McKenna
- 1 2 Nicander of Colophon's Theriaca: A Literary Commentary, Floris Overduin
- ↑ Dioscorides on Pharmacy and Medicine, John M. Riddle
- ↑ "Latin Treatises on Poetry from Renaissance England" J. W. Binns
- ↑ Ancient Botany, Gavin Hardy, Laurence Totelin
- ↑ The Writings of Quintus Sept. Flor. Tertullianus, Volume 11
- ↑ Thebaica&f=false Nicander, A. S. F. Gow, A. F. Scholfield