Nihat Kahveci | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Nihat, el Turc |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1979 (44-jaraĝa) en Istanbulo |
Lingvoj | turka |
Ŝtataneco | Turkio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Nihat Kahveci estas turka futbalisto. Li naskiĝis la 23-an de novembro 1979 en Istanbulo, do nun estas 44-jara. En la jaroj 1997–2002 kaj 2009-2011 li profesie ludis futbalon en la unua vira teamo de la klubo Beşiktaş Jimnastik Kulübü - intertempe li estis profesia futbalisto de du kluboj en Hispanio (Real Sociedad en Eŭskio kaj Villarreal CF en Valencilando). Krome Nihat Kahveci inter la jaroj 2000 kaj 2010 estis membro de la turka nacia teamo de futbalo, inter alie sukcese konkuranta pri la Futbala Mondpokalo 2002 kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo ambaŭfoje atingis la duonfinalon kaj do trian pozicion inter la eŭropaj naciaj teamoj pri futbalo.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nihat Kahveci – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.