Nigrablanka sevsuĉulo, masklo (maldekstre), ino (dekstre)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sphyrapicus thyroideus (Cassin, 1852) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigrablanka sevsuĉulo, Sphyrapicus thyroideus, estas mezgranda sevsuĉulo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj kaj genro Sphyrapicus, karakteraj laŭ la komuna nomo pro suĉi sevon de arboj, kiu reproduktiĝas en Nordameriko.
Habitato
Ties reprodukta habitato estas malfermaj arbaraj areoj, inkludante koniferojn, en la okcidenta parto de Nordameriko, el Brita Kolumbio al norda Meksiko. Ili estas konstantaj loĝantoj en kelkaj partoj de sia teritorio; sed migrantaj birdoj formas etajn arojn kaj povas flugveturi tiom suden kiom ĝis centra Meksikio.
Priskribo
Masklaj plenkreskuloj estas brilnigraj ĉe kapo, dorso, flankoj kaj vosto. Ili havas blankan strion malantaŭ la okulo kaj alian el super la beko al la gorĝaj flankoj, ruĝan mentonon kaj brilan flavan ventron. Ili havas nigrajn flugilojn kun grandaj blankaj makuloj. Do, la ĝenerala vidaĵo estas nigra kun 2 blankaj markoj en vizaĝo krom en flugiloj kaj malpli granda en pugo, de tie la nomo "nigroblanka". La ino estas tute diferenca (evidenta kazo de seksa duformismo) laŭ aspekto: ĉefe nigreca, sed kun pala flava brusto, bruneca kapo kun nigra fajna striado en dorso, brusto kaj flankoj.
Ambaŭ seksoj estas tiom diferencaj ke origine la ino estis konsiderata kiel diferenca specio kaj nomita Nigrabrusta pego de Cassin. En la 19-a jarcento, maskloj kaj inoj de tiu ĉi specio estiskonsiderataj separataj specioj. La ino estis unuafoje malkaŝita en 1852 kiel Picus thyroideus, kaj la masklo estis priskribita en 1857 (Newberry) kiel Picus williamsonii. Baird uzis la nomon Sphyrapicus kiel la genro por ambaŭ en 1858. Nur en 1873 Henry Henshaw klarigis la aferon kaj agnoskis ilin kiel la sama specio. Tio estas resumita en la verko de Robert Ridgway 'The Birds of North and Middle America, Part 6' (1914) (La birdoj de Norda kaj Mezameriko).
Kutimoj
Ili elfosas novan nestokavaĵon ĉiun jaron, foje reuzante la saman arbon.
Tiuj birdoj manĝas sevon, ĉefe el koniferoj, sed insektoj estas ties ĉefa manĝaĵo dum la nestosezono kaj ili manĝas ankaŭ berojn for de la reprodukta periodo.
Tiuj birdoj tamburas por setligi teritoriojn.
Tiu ĉi specio povas esti malpliiĝanta en kelkaj partoj de sia teritorio pro perdo de habitato.
Nigrablanka sevsuĉulo estas nomata ankaŭ Sevsuĉulo de Williamson el la oficiro Robert Stockton Williamson, kiu estis la estro de esplorado al Pacifiko kaj kiu kolektis la unuan masklon. Ili estis tiam klopodante identigi la plej taŭgan vojon okcidenten por fervojo al la Pacifika Oceano.
Subspecioj
- Sphyrapicus thyroideus nataliae (Malherbe, 1854)
- Sphyrapicus thyroideus thyroideus (Cassin, 1852)
Referencoj
- BirdLife International (2004). Sphyrapicus thyroideus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
Eksteraj ligiloj
- ITIS information
- Aspekto kaj bildo
- Pli bona bildo Arkivigite je 2006-05-17 per la retarkivo Wayback Machine