masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ptilinopus melanospilus (Salvadori, 1875) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigranuka fruktokolombo, Ptilinopus melanospilus estas mezgranda, ĝis 24 cm longa, verda fruktokolombo kun flavecaj beko kaj irisoj. La masklo havas helgrizan kapon kun nigra nuko (kio nomigas la specion), flavan gorĝon kaj orflavajn kaj rozkolorajn vostajn subkrovilojn. La ino kaj junuloj havas tute verdan plumaron.
La Nigranuka fruktokolombo estas disvastigita en Indonezio, Malajzio kaj Filipinoj. En Indonezio, ĝi troviĝas en Javo, Malgrandaj Sundaj Insuloj kaj Sulaveso, kie ĝi loĝas malaltajn kaj montetajn arbarojn. La dieto konsistas ĉefe el diversaj fruktoj, figoj kaj beroj. La ino demetas kutime ununuran blankan ovon.
Disvastigita kaj komuna tra ĝis granda teritorio, la Nigranuka fruktokolombo estas konsiderata kiel Malpli Zorgo ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Literaturo
- BirdLife International (2004). Ptilinopus melanospilus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 Novembro 2006. Malpli zorgiga
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo