Nigramaska muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eumyias panayensis (Sharpe, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigramaska muŝkaptulo aŭ Turkisa muŝkaptulo (Eumyias panayensis) estas birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro de Eumyias kiu enhavas tre bluajn speciojn ĉefe en la supraj partoj. Ĝi troviĝas en Indonezio kaj Filipinoj. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Tiu specio formas superspecion kun la Grizblua muŝkaptulo, E. sordidus kaj la Lazura muŝkaptulo, E. thalassinus.
La Nigramaska muŝkaptulo nomiĝas tiele ĉar tiu karaktero (nigra zono inter okuloj kaj beko) kiun ankaŭ aliaj samgenranoj havas, ĉe tiu estas tre markata kaj kontrasta kun la pli helbluaj kapo kaj brusto. La resto de la supraj partoj estas bluaj kiel ĉe la samgenranoj kaj la brusto nuanciĝas pli kaj pli klare suben ĝis blanka ventro. La vosto montras nuancojn inter brunajn kaj violecajn.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Eumyias panayensis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.