Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Larus marinus (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigramantela mevo, mara mevo aŭ mara laro (Larus marinus) estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de laredoj kaj ordo de karadrioformaj, kaj unu el la plej konataj kaj oftaj mevoj en Eŭropo.
Disvastiĝo
Tiu holarktisa specio reproduktiĝas en norda Eŭropo kaj Nordameriko ĉe la marbordo, kaj sur insuloj de Norda Atlantiko, pli precize en Islando, Skandinavio, Britio kaj Francio. Ĝi estas preskaŭ nemigranta kaj loĝanta, sed kelkaj ekzemperoj de Nigramantela mevo translokiĝas al aliaj marbordoj iome suden - ekzemple al suda bordo de la Balta Maro aŭ ĝis Hispanio - aŭ internen por loĝi ĉe lagoj, rubejoj aŭ akvorezervejoj. Entuta loĝantaro povas enhavi ĉirkaŭ 96 000 ĝis 120 000 parojn.
Aspekto
Tiu estas la plej granda mevo, multe pli granda ol la arĝentmevo aŭ pli granda ol la malhela mevo, 61–78 cm longa kun enverguro de 1,25 ĝis 1,7 m kaj pezo de 1150 ĝis 2150 g. Ĝi estas fortika kaj havas tre povan bekon. Plenkreskuloj havas blankajn kapon, kolon, bruston, ventron kaj voston kiuj multe kontrastas kun nigraj - pli nigraj ol tiuj de la malhela mevo - flugiloj kaj dorso, kun tre rimarkindaj blankaj “speguloj” en la flugilpintoj kaj mallarĝa blanka bordo ĉirkaŭ la flugiloj. La kruroj - kiuj havas retpiedojn- estas rozkoloraj, kiel tiuj de la arĝentmevo kaj malkiel tiuj flavaj de la malhela mevo. La beko estas pli fortika ol tiuj de aliaj mevoj, flava kun ruĝa marko en pinto de suba makzelo.
Junuloj havas skvamecajn nigrobrunajn suprajn partojn, pli helajn subajn partojn kaj simplan flugilbildon. Ili atingas plenkreskulan plumaron post la kvara jaro, tio estas pli poste ol en la aliaj specioj de mevoj.
Kutimoj
La voĉo estas akra laŭta "rideca" krio “hao-hao-hao-hao”.
Tiu specio estas ĉiomanĝanta kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili manĝas en rubejoj aŭ serĉas taŭgajn etajn predojn; ili estas pli predantoj ol aliaj mevoj. Ili tre ofte parazitas aŭ rabas aliajn marbirdojn el ties predo. Ili povas ankaŭ engluti ne nur ovojn kaj idojn sed ankaŭ etan fraterkulon aŭ etan anason enterajn. Ĝi estas tre agresema.
La nigramantela mevo (Larus marinus) reproduktiĝas sola aŭ en etaj kolonioj, kie konstruas herbo- aŭ algokovritan neston sur grunde aŭ tre ofte surroke. La ino demetas 3-5 ovojn.
Ili vivas ĝis 20 jarojn.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Larus marinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds de Peter Harrison, ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6