Nigrakapa verdpego | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Picus erythropygius (Elliot, 1865) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigrakapa verdpego aŭ Ruĝpuga verdpego (Picus erythropygius) estas granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Pegoj, kiu estas disvastigita en sudorienta Azio, nome Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vietnamio.
Ties natura habitato estas mezvarmaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj de tiu mondoregiono.
Tiu ĉi pego montras tute malkutiman aspekton inter pegoj de la genro Picus pro du eroj: nigra kapo kaj tre ruĝa pugo. Krom tio, kiel aliaj pegoj, tiu ĉi specio havas mallarĝan pintakran bekon, fortan voston por teni sin kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, ku du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita kapti insekctojn.
Laŭ koloro ĝi montras, kiel aliaj pegoj, verdajn dorson kaj flugilojn kaj nigrecajn fortan voston kaj flugilpintojn, sed la nigra kapo tute distingas la specion. En tiu nigra kapo ege kontrastas ruĝa frunto kaj helaj okuloj. La gorĝo kaj kolo estas flavaj (ne la nigra nuko) kaj en la verdeca dorso ege kontrastas la ruĝega pugo, kiu tutcerte utilas por rekoni la specion dumfluge.
Fonto
- BirdLife International 2004. Picus erythropygius. 2006 IUCN Ruga Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.