Nigrakapa fringo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carduelis ambigua (Oustalet, 1896) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigrakapa fringo aŭ Junana kardelo (Carduelis ambigua) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, orienta Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas montaraj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj malfermaj arbaroj kaj arbustaroj.
Aspekto
Temas pri malhela kardelo kun seksa duformismo. La masklo havas nigran kapon, de kio devenas la komuna nomo. La hela dika beko kontrastas kun tiu. La resto de la korpo estas olivecverda kiu nuanciĝas makulece el la brusto al la pli hela olivecflava ventro. La flugiloj kaj vosto estas nigraj kun tre rimarkindaj brilflavaj vostobazo kaj flugilstrioj. La ino estas pli senkolora kun bruna kapo kaj helbrunaj flankoj. La kruroj estas helrozkoloraj.
Kutimoj
Tiu specio manĝas semojn ekzemple de kanabo, sunfloroj, laktukon kaj foje eĉ kelkajn malgrandajn insektojn.
La reprodukta sezono en kaptiveco okazas printempe kaj somere kun mildaj temperaturoj. La averaĝa ovaro estas de 2 / 3 ovoj ĉiusezone.
Origino de verdaj kardeloj
Vidu la artikolon de Dezerta fringo.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Carduelis ambigua. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
Eksteraj ligiloj
|