Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Metriopelia melanoptera (Molina, 1782) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigraflugila grundokolombo (Metriopelia melanoptera) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn.
Disvastiĝo
Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo. Ties natura medio estas subtropika aŭ tropika humida montetaro kaj subtropika aŭ tropika alta arbustejo.
Aspekto
Temas pri tre helgriza kolombo kun nigro en flugilpintoj (kaj de tie la nomo) kaj malpli en eksteraj vostoplumoj. La beko kaj kruroj estas grizaj, ne tiom helaj. La irizo estas verdeca kaj estas nuda okulringa makulstrio heloranĝa.
Referenco
- BirdLife International 2004. Metriopelia melanoptera. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a Julio 2007.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.