Nigrabrida ibiso, T. m. melanopis | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Theristicus melanopis (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigrabrida ibiso aŭ ne tiom ĝuste Nigravizaĝa ibiso (Theristicus melanopis) estas specio de birdo de la familio de Treskiornitedoj. Ĝi troviĝas en herbejoj kaj kampoj de suda kaj okcidenta Sudameriko. Ĝi estis inkludata kiel subspecio de la simila kaj parenca samgenrano Brunkola ibiso, sed nune ĉiuj ĉefaj fakuloj akceptas la disigon. Male la Nigrabrida ibiso inkludas la taksonon branickii kiel subspecio, kvankam kelkaj fakuloj traktas ĝin kiel separata specio, nome la Anda ibiso (T. branickii).
Aspekto
Ĝi havas totalan longon de proksimume 75 cm. Ĉe la nomiga subspecio la kapo, kolo kaj malsupra brusto estas sablokolora, kaj la krono kaj nuko estas cinamokoloraj, la supraj partoj kaj (ofte nekompleta) brustobendo estas grizaj, la ventro kaj flugoplumoj estas nigraj, dum la flugilkovriloj estas blankecaj (kvankam ne tre kontrasta kun la grizaj supraj partoj). La beko, gorĝo-brido kaj nuda haŭtaĵo el bekobazo al ĉirkaŭokulo estas nigrecaj kaj la kruroj estas ruĝaj. La irisoj estas malhelbrunaj.
Ĉe la subspecio branickii la gorĝo-brido estas pli malgranda, la beko estas pli mallonga, la flugilkovriloj estas pli grizaj, la malsupra brusto estas pli pala kaj la cinamokoloro en krono kaj nuko estas pli brila kaj pli etenda.
La simila Brunkola ibiso estas preskaŭ tute limigita al pli varmaj regionoj, havas kontrastajn grandajn blankajn flugilmakulojn, malhelgrizan (ne sablokoloran) malsupran bruston, kaj ties gorĝo-brido estas pli malgranda ol ĉe T. m. melanopis.
Distribuado kaj statuso
La nomiga subspecio de la Nigrabrida ibiso troviĝas ĉefe en suda Sudameriko, kun teritorioj tra plej el suda kaj centra Argentino kaj Ĉilio, kie ĝi loĝas el marnivelo al altitudo de proksimume 2500 m. Ĝi loĝas ankatx tre surloke en marborda Peruo. Dum ĝi restas tre komuna en Argentino kaj Ĉilio, tiu subspecio preskaŭ estas formortinta el la Perua parto de siaj teritorioj.
La subspecio branickii estas limigita al altitudoj de 3000 al 5000 m en altaj teroj de Andoj de Bolivio, Peruo kaj Ekvadoro. Ĝi estas ĝenerale nekomuna, kaj iam loĝis ankaŭ en Lauca en tre fora norda Ĉilio.
Ĝenerale la specio Nigrabrida ibiso ne estas minacata, kaj sekve ĝi estas traktata kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN.
Referencoj
- BirdLife International 2006. Theristicus melanopis. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutebla la 24an de julio 2007.
- Jaramillo, A., P. Burker, & D. Beadle (2003). Birds of Chile. Christopher Helm. ISBN 0-7136-4688-8
- Matheu, E., & J. del Hoyo (1992). Family Threskiornithidae (Ibises and Spoonbills). pp. 472–506 in: del Hoyo, J., A. Elliott, & J. Sargatal (editors). Handbook of the Birds of the World. Vol. 1. Ostrich to Ducks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
http://www.a2ew.com/photogalleries/SAFauna7.htm Arkivigite je 2018-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
|