Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigra urio aŭ Spegula urio, Cepphus grylle, estas marbirdo de la familio de aŭkedoj.
Aspekto
Temas pri mezgranda birdo 30–38 cm longaj kun enverguro de 49–58 cm kaj pezo de 320 ĝis 485 g. Plenkreskuloj havas nigrajn korpojn kun blanka granda makulo en centro de supraj flugiloj, maldika malhela beko kaj ruĝaj bekinterno, kruroj kaj piedoj. La blanka flugila makulo montriĝas ankaŭ dumfluge. Vintre tiu ĉi specio multege ŝanĝiĝas ĉar la supraj partoj estas punktitaj helgrizaj (ĉefe ĉe krono, malantaŭa kolo, dorso kaj vosto) kaj la subaj partoj estas blankaj; la flugiloj restas nigraj kun la granda blanka makulo kaj la kruroj iom heliĝas. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj aspektas kvazaŭ vintraj plenkreskuloj. Dumfluge videblas la nigra ronda vosto kaj iom elstare la fino de la ruĝaj kruroj; subflugiloj estas blankaj kun nigraj bordoj.
Disvastiĝo
Temas pri ĉirkaŭpolusa specio. La reprodukta medio estas rokaj marbordoj, klifoj kaj insuloj de norda Atlantiko en orienta Norda Ameriko tiom sude kiom ĝis Majno kaj en okcidenta Eŭropo tiom sude kiom ĝis Irlando kaj en Skandinavio, Rusio kaj Siberio (ĉirkaŭ 100,000 paroj). En Britio ĝi estas sufiĉe komuna reproduktulo en okcidenta kaj norda Skotio. En la resto de Britio ili reproduktiĝas nur ĉe St. Bees Head en Kumbrio, la insulo Man kaj ĉe orienta Anglesey en norda Kimrio. Kelkaj birdoj reproduktiĝas en Alasko kie ilia teritorio koincidas kun tiu de la Kolomburio, kiu estas simila specio. Ili kutime demetas la ovojn en rokaj lokoj ĉe akvo.
Tiuj birdoj ofte vintras en siaj reproduktejoj kaj ĉiukaze moviĝas iomete al malferma oceano se necese, sed plej ofte ne migras malproksimen suden.
Kutimaro
La Nigra urio estas birdo multe pli marborda ol la Longbeka urio. Ili flosas surface kaj enmetas unue la kapon por certigi, ke estas neniu danĝero antaŭ plonĝi. Ili uzas la flugilojn por subnaĝi kaj malofte malsupreniras pli ol 40 m kaj nur dum 2 minutoj. Ili manĝas ĉefe etajn fiŝojn kaj krustulojn, sed ankaŭ moluskojn, insektojn, plantan materialon kaj marvermojn.
La krio, aŭdebla dum la reprodukta sezono, estas akra fajfado "piiii". Tiam tre videblas la ruĝega bekinterno.
Tiu ĉi specio reproduktiĝas ĉefe en etaj kolonioj de 5 ĝis 200 paroj, kvankam ekzistas ankaŭ pli multnombraj kolonioj ĉe la Granda Nordo. La ino demetas unu aŭ du verdecajn brunmakulitajn ovojn sur ŝtonetaro ĉefe ĉe kornicoj aŭ deklivoj. La masklo kaj la ino kunkovas dum unu monato kaj zorgas la idojn dum 5 pliaj semajnoj kaj manĝigas ilin per ĉirkaŭ 20 fiŝoj ĉiutage. Okazas pariĝadaj ceremonioj per cirklaj flugoj kaj dancoj de la masklo sur la ino sur unu kruro kaj poste sur la alia. Ili estas monogamaj kaj defendas agreseme la teritorion reproduktan kaj foje eĉ kvazaŭ atakas entrudulojn surakve. La specio sekse maturiĝas la trian aŭ kvaran jaron.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Cepphus grylle. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-20-2
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6
- Referenco Avibase : Cepphus grylle (+ répartition) france, angle
- Referenco Oiseaux.net : guillemot.a.miroir (+ répartition) france
- Referenco Fauna Europaea : Cepphus grylle angle
- Cepphus grylle (Linnaeus, 1758). Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
- Referenco Animal Diversity Web : Cepphus grylle angle
- Referenco NCBI Taxonomy : Cepphus grylle angle
- Linnaeus (1758). Cepphus grylle. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio ?. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.