![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra psarokolio
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Psarocolius guatimozinus (Bonaparte, 1853) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Nigra psarokolio (Psarocolius guatimozinus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas en nordokcidenta Kolombio kaj plej orienta Panamo.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Spite la nomo ne temas pri nigra specio, sed ja diferenca el la samgenranoj pro pli malhela kaj nigreca plumaro nome malhelgrizaj (ardezkoloraj) al nigrecaj kapo, kolareo, supra dorso, brusto kaj ventro. Tamen en kapo estas kelkaj distingaj karakteroj nome tre fortika beko kun helgriza bazo kaj flaveca pinto kaj flavecaj irisoj. La flugiloj estas malhelbrunaj kaj pli malhelaj ĉe flugilplumoj. La vosto estas malhelbruna centre kun tre brilflavaj eksteraj vostoplumoj. La kruroj estas malhelgrizaj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Psarocolius guatimozinus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
|