![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Coragyps atratus (Bechstein, 1793) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Cathartidarum Winge, 1888 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Nigra katarto (Coragyps atratus) estas granda birdo de familio Katartedoj.
Disvastiĝio
La Nigra katartohavas ĝenerale pli sudan vivzonon ol sia "samlandano" la Meleagra katarto, kiu bredas ĝis Kanado. Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdoj troviĝas en malfermaj regionoj de sudokcidenta Usono, Meksiko, Centrameriko kaj Sudameriko. Ili estas nemigrantoj.
Aspekto
Tiuj grandaj rabobirdoj estas longaj je 65 cm kaj havas enverguron de 1'5 m. La plumaro estas velurnigra; ili havas larĝajn flugilojn kun blankaj pintoj, mallongan voston kaj grizecan senpluman kapon.
Reproduktado
La ino demetas 2 aŭ 3 ovojn surplanke en arbara areo aŭ malplena trunko aŭ simila nestejo. Ambaŭ gepatroj kovas kaj manĝigas la idojn per vomado de manĝaĵo enneste.
Moroj
Ili manĝas kadavraĵojn, sed ankaŭ ovojn kaj putrintajn planktojn. Ili kadavrumas en rubejoj kaj povas mortigi junulajn bestetojn. Ili foje serĉas manĝon pogrupe. Ili ŝvebas per plataj senmovaj flugiloj.
Kvankam ili ne havas naturaj ĉasantoj, ili malmultiĝis, ĉar ankaŭ malpligrandiĝis ilia natura nestomedio.