Najtingalo (insulo) | ||
---|---|---|
vulkaninsulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Insularo | Tristan da Cunha | |
Geografia situo | 37° 25′ 19″ S, 12° 28′ 37″ U (mapo)-37.421944444444-12.476944444444335Koordinatoj: 37° 25′ 19″ S, 12° 28′ 37″ U (mapo) | |
| ||
Longo | 2,5 km | |
Larĝo | 1,5 km | |
Areo | 2,6 km² | |
Plej alta loko | 335 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Tristan da Cunha kaj Najtingalo (insulo) | ||
Najtingalo (angle Nightingale Island) estas insuleto en la suda Atlantika Oceano. Ĝi etendiĝas sur 3 km² kaj apartenas al la insularo Tristan da Cunha. Tiu insulo estas parto de la Najtingalaj Insuloj en la brita teritorio Sankta-Heleno, kvankam ĝi neniam estis loĝata.
Naftoverŝado de 2011
La 16a de marto 2011, la malta-registrita ŝarĝoŝipo MS Oliva vrakis ĉe la insulo Najtingalo, verŝante tunojn de nafto al oceano. La ŝipanaro estis savita, sed la ŝipo rompiĝis kaj okazigis naftoverŝadon kiu ĉirkaŭis la insulon, minacante ties populacion de Norda flavtufa pingveno.[1][2] La insulo Najtingalo ne havas nesalan akvon, tiele la pingvenoj estis transportitaj al Tristan da Cunha por purigado.[3]
Notoj
- ↑ MS Oliva runs aground on Nightingale Island. The Tristan da Cunha Website. Alirita 23a Marto 2011.
- ↑ (25a de Marto 2011) “Oil Spill Menaces Penguins”, Science 331, p. 1499. doi:10.1126/science.331.6024.1499-b.
- ↑ BBC News Oil-soaked rockhopper penguins in rehabilitation
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.