Nigel de Jong | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1984 (39-jaraĝa) en Amsterdamo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Jerry de Jong |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Nigel de Jong (prononco [ˈnɑjdʒəl də ˈjɔŋ], naskiĝis la 30-an de novembro 1984 en Amsterdamo, do nun 39-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "8". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion, li partoprenis - kaj ĉiuturnire havis novan ĉemizan numeron ("12" en 2012, "6" en 2014).
|
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.