Nieszawa | |||
| |||
Blazono | |||
| |||
urba municipo de Pollando | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Nieszawy | ||
Provinco | Kujavio-Pomerio | ||
Distrikto | Distrikto Aleksandrowski | ||
Komunumo | Komunumo Nieszawa | ||
Speco de komunumo | Urba | ||
Urba komunumo | Jes | ||
Koordinatoj | 52° 50′ N, 18° 54′ O (mapo)52.83666666666718.901388888889Koordinatoj: 52° 50′ N, 18° 54′ O (mapo) | ||
Areo | 9,85 km² | ||
Loĝantaro | 2047 (en 2004) | ||
Loĝdenso | 207,8 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 87-730 | ||
Telefona antaŭkodo | 54 | ||
Aŭtokodo | CAL | ||
TERYT | 6040601031 | ||
Estro | Andrzej Nawrocki | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | ul. 3-go Maja 2 | ||
Poŝtkodo de estraro | 87-730 | ||
Telefono de estraro | 54 283-81-26 | ||
Fakso de estraro | 54 283-81-22 | ||
Nieszawa (pole, prononco "NieŜAŭa"; germana nomo Nessau) estas urbo en Kujavio-Pomerio en norda-centra Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Nieszawa en distrikto Aleksandrowski.
Laŭ la stato de la 30-a de junio 2004, la urbo havis ekzakte 2047 loĝantojn.
Historio
Unua mencio pri Nieszawa devenas de 1230, kiam pola mazovia princo donacis la setlejon al la Ordeno de germanaj kavaliroj.
Dum la jaro 1422 la regioneto mallongtempe havis internacian signifon, kiam post intertraktadoj la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu post 1226 en Orienta Prusio, Livonio (hodiaŭa Latvio), partoj de Estonio kaj norda Pollando estis konkerinta grandan regnon, surbaze de la Paco de Melno devis transdoni interalie tiun komunumon al la reĝlando Pollando.
Dua mondmilito
Dum la germana invado en Pollando la 2-an de oktobro 1939 germana polico malliberigis 15 pastrojn el la regiono, dum okupado la 27-an de oktobro germanaj regopovoj fermis monaĥejon de franciskanoj.
La urbo estis liberigita de la germana okupado la 21/22 de januaro 1945. Restintaj surloke germandevenaj personoj estis enprizonigitaj en estinta doganejo. Nokte de la 8-a ĝis la 9-a de aprilo 1945 ĉ. 15 arestitoj estis mortigitaj. Kaŭzintoj de la murdo estis lokaj milicanoj kaj funkciuloj de stalinisma Distrikta Sekur-Oficejo de Aleksandrów Kujawski. Inter la vikimoj estis civiluloj: viroj, virinoj kaj infanoj.
Eksteraj ligiloj
- la oficialaj paĝoj de la urbo (pole)
- paĝoj de la loka gazeto (polaj) Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj de la loka futbala klubo (same polaj) Arkivigite je 2006-09-02 per la retarkivo Wayback Machine