Niestetal | |||||||
| |||||||
neurba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Hesio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Kaselo | ||||||
Distrikto | Distrikto Kassel | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0561 | ||||||
Poŝtkodo | 34266 | ||||||
Aŭtomobila kodo | KS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 06633020 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Andreas Siebert | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Heiligenröder Straße 70 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 11434 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 19′ N, 9° 34′ O (mapo)51.3166666666679.5666666666667Koordinatoj: 51° 19′ N, 9° 34′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 221 m | ||||||
Areo | 22,15 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.niestetal.de | ||||||
Niestetal - prononco [NI:steta:l] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Kassel de la federacia lando Hesio, kaj apartenas al la distriktaro Kaselo, la norda triono de la federacia lando. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 11 434 loĝantojn. Niestetal havas areon de 22,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 516 loĝantoj/km².
Trafiko
En la okcidenta parto de la komunumo situas la nord-suda germana aŭtovojo A7, kiu norde ligas al Hamburgo, Flensburg kaj Danio, kaj sude al Aalen, Füssen kaj Aŭstrio. Krome en Kaselo ankaŭ estas ICE-rapidtrajna stacidomo, kie same nord-sudaj konektoj ligas al Hanovro kaj Hamburgo norde kaj al Frankfurto ĉe Majno sudokcidente aŭ al Nurenbergo sudoriente.
Rilatoj al Esperanto
En la komunuma teritorio ankaŭ situas la loko Sensenstein [ZENznŝtajn], kie en granda junulara kaj sporta seminariejo dum la 1980-aj jaroj trifoje okazis la Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo.
Eksteraj ligiloj
|